IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

NE  BALOTU !

CGT

Manifesto aperinta kadre de la esperanta fako de la reta revuo “Rojo y Negro” (Ruĝa kaj Nigra), eldonita de la asocio “Confederación General del Trabajo” (Ĝenerala Konfederacio de la Laboro).

La granda farso pri la popola suvereneco

Oni alvokis balotadojn pri la hispana parlamento por la venonta 20-a de novembro. Ni ĉiuj jam scias la rezulton. Ĉiuj enketoj donas la saman rezulton: la estonta prezidanto estas Mariano Rajoy. Se, pro kiu ajn kialo la antaŭvida rezulto ne estos realiĝinta, tiam la registarprezidanto estos Rubalcaba. Kiu ajn venku, ĉio daŭrigos same. “Ĉio ligita kaj taŭge ligita” (1). Ili povas eĉ superi sin mem kaj plimalbonigi la staton per plia koruptado, pliaj malpliigoj, pliaj profitoj por la bankaro kaj la grandaj entreprenoj, pliaj salajraj malpliigoj, pliaj ampleksigoj de la deĵordaŭro, plia senlaboreco, pliaj dungalĝustigaj proceduroj, pliaj prilaboraj reformoj, pliaj eldomigoj ktp. Se la tendumada movado de la 15-N akordigeblas kun la supreniro de la PP kaj la subeniro de la PSOE (2) ĉe la municipaj kaj regionaj balotadoj de la 22-a de majo, nenio pensigas nin, ke ĉi-foje la afero rulos malsame. Eble ĉar multaj homoj konsciiĝis pri tiu realaĵo, iu el la identecmontriloj de la movado 15-M estas NENIU REPREZENTAS NIN.

Kaj la afero estas, ke, kvankam la politikistoj daŭre agas, kvazaŭ nenio okazus, ni troviĝas antaŭ laŭrajtiga krizo de la demokratio. Je sia komenciĝo la demokratio de la praa Grekio postulis al la publikaj postenuloj, ke ili ne estu pagataj super la gajno, kiun ili povis atingi per sia kutima agado, ili ne estis revaligeblaj en siaj postenoj kaj ties administrado devis esti tiom travidebla, ke kiu ajn spuro el korupto estis taksata kiel grava krimo. Tio senrespondas sistemon, kiu ebligas polikistojn kiel Zaplana diri senhonte “Mi estas en politiko por riĉiĝi”, kiu toleras centojn da koruptokazoj (ĉefe de la PP kaj la PSOE) kaj kiu, anstataŭ kondamni politike la subaĉetajn okazojn, ŝajnas premii ilin ĉe la balotoj.

Rilate al la pioniroj de la liberala demokratio kun siaj frapvortoj pri libereco, egaleco kaj frateco: ili kontraŭstaris la absolutisman povon de la reĝo kaj ties registaro kaj postulis politikan sistemon, kiu baziĝu sur la disigo de povoj kaj la elekto de la publikaj postenoj. Tiuj ideoj utilis por antaŭmeti al feŭdala reĝimo, laŭrajtigita de la dia volo, kapitalisman sistemon, kiu baziĝas sur la negoculaj interesoj kaj la monakiremo kiel plej alta valoro. Tamen la venkinta liberalismo forgesis tuj siajn principojn kaj la defendantoj mem de la Franca Revolucio, ĵus kiam ili eltrovis, ke la negocoj estas akordigeblaj kun la absolutismo, toleris la aŭtoritateman ŝtaton kaj la koruptadon dum la regado de Napoleono la 3-a. La plej grava kunkulpulo de la despotismo ne estas la senskrupulema ruzeco de la Princo de Makiavelo, sed la politika apatio de la popolo. La eltrovo pri tio, ke la tiraneco povas esti realigata sen bezono abolicii la reprezentajn instituciojn, ke oni povas regi kontraŭ la interesoj de la plejmulto kun la popola konsento, malpliigis la koncepton pri demokratio ĝis aliigi ĝin al tio, kion la liberaluloj mem nomas formala demokratio. La popola suvereneco jam ne esprimas la popolan volon, sed tiun de ĝiaj reprezentantoj, laŭrajtigitaj de la voĉdonoj ĉe balotoj pli aŭ malpli periodaj.

Kiam la demokratiaj institucioj ne taŭgas garantii la interesojn de la kapitalo, la demokratoj havas neniun skrupulon por elteni la diktatoradojn. Nia Respubliko de la 1936-a estas taŭga ekzemplo pri tio, kiel la francaj kaj anglaj demokratoj antaŭ la danĝero de laborista revolucio preferis la faŝismon de Franko kaj siaj aliancanoj Hitler kaj Mussolini anstataŭ helpi la demokration en Hispanio. Kaj rilate al la kroma mondo Chomsky tre taŭge klarigis, kiel Usono taskiĝis malhelpi la demokratiojn, kiuj ne sekurigas la regadon de la negocoj. Argentino kaj Ĉilio estas ekzemplodonaj pri tiu politiko.

Kiam politika sistemo renversas la principojn mem, per kiu ĝi laŭrajtiĝas, ĝi estas elĉerpita. La venontan 20-an de novembro ili elektigis nin inter la kristandemokratia popolismo de la PP kaj la socialdemokratia progresismo de la PSOE. Du partioj kun paroloj ŝajne malsimilaj, sed sub la servo de nursola aŭtentika novliberalismo. Ambaŭ partioj konsentas pri la pliampleksigo de la emeritaĝo ĝis 67 jaroj, pri nova labora reformo, liginta la salajrojn al la produktkvanto, pri la impostmalpliigo por la riĉuloj, pli la malpliigo de la deficito nur pere de sociaj fortranĉaĵoj, pri la privatigo de publikaj servoj kiel la sanservo kaj la instruado. Ambaŭ partioj konsentas pri tio, ke ni laboru pliajn horojn kaj la sekva grandigo de la senlaboreco, apliki la ordonojn de la Monda Banko, la Internacia Monunua Fonduso kaj la Eŭropa Unio, ili estas sub la servo de la negoculoj, por la diktatorado de la kapitalo kaj kontraŭ la interesoj de la gelaboristoj.

Se ni deziras ŝanĝi la aferon, memvideblas ke ni ne povas subteni la bluon de la mevoj nek la ruĝon de la burĝonoj (3) nek ties eblajn aliancanojn CiU, PNB, ERC, IU, IC-Verds-EUA ktp sed ankaŭ ne la partietojn, kiuj havas neniun eblon, sed kiu per sia kandidatado kontribuas laŭrajtigi la sistemon de regado kaj ekspluatado, al kiu ni estas submetitaj. Iuj el tiuj partietoj, enkasteliĝintaj en nebula kontraŭkapitalismo, pledas pli-malpli kaŝe la principojn de la Rusa Revolucio de la 1917-a. La historio jam klarigis la rolon de la komunistaj partioj de la tiel nomata reala socialismo kaj ĉiujn krimojn kaj genocidojn, kiuj estis laŭrajtigitaj je la nomo de la interesoj de la laborista klaso. Ili asertas, ke la proleta diktatorado, baziĝanta sur la principoj de la marksismo-leninismo, estu diktatorado kontraŭ la burĝaro kaj demokratio por la laboristaro, sed ĉiam, kiam ĝi estis realigata, ĝi finiĝis per nura kaj sola diktatorado de la partio.

Ni kredas, ke la aganta nepartopreno estas la plej bona kielo kontraŭbatali la politikan apation de la popolo, perdi la timon al la povo kaj malkaŝi la trompon pri la popola suvereneco. Se ni deziras konstrui novan socion, la nursola alternativo por la laborista klaso estas senrajtigi la nunan sistemon el partioj pere de la civila malobeo, la batalo por la memadministrado de ĉiuj sociaj kampoj kaj la ĝenerala rifuzo al sistemo, kiu ekspluatas kaj subpremas nin.

La aganta nepartopreno estas la nursola kielo kontesti balotadojn, kiuj estas nenio krom la scenigado de la GRANDA FARSO PRI LA POPOLA SUVERENECO.

La suvereneco apartenas al “la merkatoj”

Se io klariĝis al la popola percepteblo dum la lastaj tempoj, tio estas, ke la aŭtentika povo, la tiom distrumpetita suvereneco, radikas multe pli ĉe la financaj institucioj ol ĉe la “reprezentantoj” elektitaj je la balotujoj.

Tial estas neniu strangaĵo, ke ni demandu nin, sur kiu balotilo aperas la kandidatoj de la IMF, Eŭropa Centra Banko, Federacia Rezervujo, kvalitigaj agentejoj kaj ĉiuj bankoj, administrejoj de fondusoj kaj pensioplanoj, kiuj decidos niajn laborajn kondiĉojn, la akirpovon, kiun ni atingos (aŭ ne), la fortranĉojn de la sociaj servoj, tiujn, kiuj laboros, kaj tiujn, kiuj ne, kaj se tio estas per efemera, portempa aŭ longdaŭra konkrakto ktp.

Finfine tiuj institucioj kaj la premgrupoj, eltenantaj ilin, aperas kiel la ĉefroruloj de kiu ajn balota proceso. Dum jaroj oni klopodis kaŝi la realon, oni klopodis kredigi nin, ke la politika povo taŭgas bremsi la manĝegemon de “la merkatoj” aŭ eĉ esti distribua meĥanismo pri la riĉaĵoj, perita de la ŝtatmaŝinaro. Nun ili jam klarigis al ni, ke tio ne pravas kaj ke ilia devo limiĝas realigi la projektojn, kiujn “la merkatoj” diktas, tamen, oni sciu, ĉiam por nia profito.

Tamen, ĉe la balotejo ni ne trovos tiujn ĉi balotilojn. Ni ankaŭ ne konos la “pribalotan programon” de tiuj ĉi institucioj. Tiu ĉi tasko estas rezervita al la politikista klaso, kiu klarigos ĝin al ni post la balotado kaj ĝi konsistos en la samaj preskriboj por ĉiuj, sendepende de la politika koloro, venkinta la balotojn, aŭ de la nacio, ŝtato, regiono aŭ municipo, kie ni loĝas.

Sed, jes ja, tiuj ĉi povoj mem kuraĝigos nin daŭrigi la subskribon de hipotekoj, deponaĵoj kaj pensioplanoj sen klarigi al ni tion, ke ties supozita profitodono radikas ĉe la sovaĝa spekulaciado kaj la malbonigo de la publikaj kaj sociaj servoj cele pligrandigi la merkatokvoton. Por ili tio ĉi estas la aŭtentika kielo, per kiu la homoj voĉdonas.

Balotante, vi plaĉas ilin, ĉar vi estas kvazaŭ senesta
ĜKL (4) por la nepartopreno: NEK BLANKA NEK SENVALIDA BALOTILO

Oni multe debatas pri tio, kiel montri nian rifuzon al la malbonigo de la politika vivo kaj vidibligi nin kiel alternativon, kiujn komprenas ĉiam pli da homoj, pretaj partopreni la ĉiutagajn decidojn kaj ne cedi nian volon pere de la baloto por tio, ke aliuloj administru ĝin.

La nepartopreno estis propono, uzata tra la historio tiel de la nepolitikaj sindikatistoj, kiel de la anarkisindikatistoj kaj anarkiistoj, kiel politika esprimo kaj unuigilo de tiuj homoj, kontestantaj tion, ke el la politika povo eblas fari reformojn kaj ĝisfundajn sociajn ŝanĝojn. Multjofe ekde la maldekstro, partoprenanta la politikon, oni uzis la pravigilon pri tio, ke la nepartopreno malfavoras ilin, ĉar ili supozas, ke la balotoj de la nepartoprenuloj eltenus iliajn kandidatarojn, anstataŭ memkritiki sian agadon kaj proponojn.

La politikistoj ĉiam klopodis egaligi la nepartoprenon al sinteno de prifajfuloj kaj indiferentuloj, ili klopodas nei ĝin kiel alternativon, kiu arigas homojn, kiuj defendas alian socian partoprenan organizkielon pere de la rekta demokratio.

Post la apero de la movado 15-M la volo partopreni la decidoprenojn vidibliĝis pere de la mobilizadoj kaj la asembleoj ĉe publikaj spacoj. La politikistoj bezonis modifi sian parolon kaj analizi, ke tiu, kiu ne balotas, povas esti ankaŭ tre engaĝiĝinta homo kvankam kritika kontraŭ la sistemo.

La politikistoj akceptas la blankan baloton kiel malplejan malbonon. Ili kalkulas pri tio, ke tiu, balotinta ĝin, konsentas kun la politika sistemo de reprezentado, sed ke je la balotmomento estas neniu kandidataro, kontentiga por li. Ĝi estas analizita kiel kritika sinteno, konsentanta la elektan sistemon kaj atendanta la aperon de balotinda politika kandidataro. Krome ĝi favoras la dupartian sistemon, ĉar ĝi estas enkalkulita kiel valida baloto kaj plimalfaciligas atingi reprezenton al la politikaj organizaĵoj kun malplia influkapablo, tial ĝi okazigas la kontraŭan rezulton ol tiu celita de la balotanto, ĉar ĝi plifaciligas la akiron de parlamentaj seĝoj al la plimultaj partioj. Oni povas baloti blanke per du kieloj: per la blankaj balotiloj, kiuj ĉeestas la balotejojn, kaj per la enŝovo de malplena kovrilo sen balotilo.

La senvalida baloto enhavas tiun, en kiu la balotilo estas tranĉita, forstrekita ktp, kaj tiun, en kies kovrilo oni enmetas kion ajn alian. Oni kalkulas ĝin kiel balotanton kaj sekve ĝi plialtigas la partoprenantan elcenton, kvankam kontraŭe al la blanka baloto ĝi ne modifas la elcenton, kiun oni bezonas por atingi reprezenton.

ĜKL proponas kampanjon pri nepartopreno kaj instigi la organizadon de la homoj per praktikado de la rekta aŭ horizontala demokratio. Ju pli grandiĝos la nepartopreno kaj pli la socio organiziĝos kaj mobiliziĝos for de la regado de la politikaj kaj oficialaj entoj, des pli proksime ni estos krei alternativan socion.

Ni ne rajtas esperi, ke ŝanĝo ĉe la pribalota leĝo kaj ŝanĝo de la politikistoj, partoprenantaj la parlamentan ludon, estos okazigendaj ĝisfundajn sociajn ŝanĝojn. La sistemo havas sufiĉajn rimedojn kaj dolĉaĵojn laŭmezure de ĉiu homo por integri lin aŭ plenumi liajn aspirojn.

La kapitalistoj planas kaj la politikistoj estas la plenumantoj de la planoj de la povuloj. Tiuj planoj iradas ĉiam la saman vojon: profitplialtigon por tiuj plihavantaj kaj malpliigon de la rajtoj de ĉiuj aliaj, escepte de iuj privilegiuloj, kiujn ili bezonas por la plenumo de siaj planoj. Tiel la maldekstraj kiel la dekstraj politikistoj petas al ni, ke ni partoprenu, ili deziras havi nin integritaj por rajtigi sian ekziston, sed la diferencoj ĉe la ekonomia regado inter la diferencaj politikaj grupoj estas minimumaj, kvankam ĉiuj koincidas en tio, ke ni balotu ilin.

Ni atingu tion, ke la politikan baloton partoprenos nur la politikistoj, iuj el siaj familianoj kaj tiuj, ŝuldantaj al ili personajn favorojn. Ni ceteruloj ne rajtas esperi nenion bonan el ili. Fakte ili ne taŭgas fini per la rimedoj de la registaro la diktatoradon, kiun altrudas la ekonomiaj organoj, regataj de la grandaj tutmondaj kapitaloj. La politikistoj ne regas, ili nur plenumas tion, kion oni ordonas al ili. Ili lasis rabi al si la regadon, tamen ili daŭrigas peti nian fidon. Estas neniu kialo, por ke ni kredu ilin.

La nepartopreno kiel politika opcio kaj la horizontala kontraŭaŭtoritatema organizo devas esti nia kontesto al tiu “organizita ĥaoso”, per kiu la kapitalistoj, uzante la demokratian sistemon –laŭ ili mem la malplej malbona el tiuj konataj–, atingas grandajn ekonomiajn profitojn.

Ni ĉesu elekti inter tio malbona kaj tio pli malbona, ni batalu por tio plej bona.

No hay pan para tanto chorizo (5)

La demokratio baziĝas sur la popola suvereneco. Estas la popolo mem, kiu decidas sian estonton. Tamen la politika sistemo, per kiu sin regas nia socio, ne estas la aŭtentika demokratio (kio povas esti nur la rekta demokratio), sed reganta reĝimo de malplimulto el riĉuloj, kiun ili nomas “formala demokratio” aŭ “reprezenta demokratio”. Ĉe tiu ĉi la veraj mondmastroj (bankestroj, plurnaciaj entreprenoj, IMF, MB) sin kaŝas malantaŭ profesiuloj pri la trompo, kiuj pretendas esti rajtigitaj por “reprezenti” la popolan volon. Tiuj ĉi profesiuloj estas la politikistoj: unufoje ĉiu kvar jaroj ili prezentiĝas al balotoj kun pribalota programo, kiun tiel ili kiel iliaj balotantoj scias, ke ili ne plenumos. El tiu blinda elekto ili ŝajnigas esti atingantaj rajtecon por regi la popolon laŭplezure (de ili kaj de la vera povo, tiu ekonomia) dum la sinsekvaj kvar jaroj.

Ni vidu la tipojn de politikistoj, kiuj prezentiĝas al la balotado ĉe la reganta trompa sistemo:

La konservisma politikisto (la dekstro). Blinde enamiĝinta de la ordo, la tradicio kaj la privata proprieto, li estas la probatalanto por ĉia aŭtoritatemo kaj malkaŝa malamiko de ĉio publika. Li estas la rekta voĉo de la mondmastroj. Li ĉiam apelacias la povon de la kapitalo (se mi regas, la entreprenistaro sin sentos sendanĝera kaj investos en novaj laborpostenoj). Baloti por li signifas laŭrajtigi la diktatoradon de sistemo el korupto kaj maljusto.

La progresema politikisto (la maldekstro). Fervora defendanto de la ŝtatmaŝinaro, li defendos kun li la samajn interesojn ol la konservisma politikisto sed kun parolo pli homama, se nepre eĉ iom laboristema. Li estas la eterna krizokaza vicpeco, por kiam la konservismaj politikistoj “perdas la fidon” de siaj balotantoj. Li apelacias ĉiam la “utilan baloton” (se mi ne venkas, venkos la diktatorema dekstro). Baloti por li signifas memtrompi, ĉar sur la povo li ĉiam montris esti pli utila al la financestroj ol la konservismaj mem.

La aspiranto al politikisto-akso. Li apartenas al malplimulta partio, multokaze sen ĉeesti la tutan landon. Lia celo estas atingi sufiĉajn balotojn por povi decidi pere de sia apogo, kiu el la du plimultaj partioj sukcesos regi. Se la reprezenta demokratio estas moko pri la aŭtentika demokratio, la rolo de tiuj partioj estas moko pri la formala demokratio mem, ĉar la decidoj de la parlamento finfine dependas de la malpli balotita el la partioj kaj de kiel kaj kontraŭ kio ĝi vendos sian apogon. Kutime li apelacias naciistajn revojn, je kiuj li ne kredas, aŭ iluziaĵojn pri estontaj socioj, al kiuj lia partio rezignis antaŭ multa tempo. Baloti por li signifas subteni la fipolitikadon kaj la parlamentan korupton.

La politikisto scianta sian neeblon sukcesi. Li apartenas al tre eta partieto kaj celas nur enposteniĝi ĉe la ŝtatmaŝinaro per la pravigilo klopodi “ŝanĝi la sistemon el interne” aŭ “esti la voĉo de tiuj, ne havantaj iun”, sed li scias, ke, se li atingos iun parlamentan seĝon, lia forto ĉe la parlamento estos tiom malgranda, ke li povos influi nenion per sia voĉdono kaj eĉ ne havos okazon por paroli antaŭ la sesiejo. Kun sia povosoifo li atingas nur pligrandigi iluziojn pri falsa demokratio, kiu montris sufiĉe ne utili la popolajn interesojn. Baloti por li signifas rezigni krei aŭtentikan demokratian alternativon al la parlamenta sistemo.

Nur la rekta demokratio, baziĝanta sur la decidoj de la civitanaj asembleoj kun delegitoj ĉiumomente elekteblaj kaj eksigeblaj, povas garantii, ke la popolaj interesoj regos la landon kaj ke estas la popola suvereneco, kiu estos efektivigata.

¡Que no, que no, que no nos representan! (6)

"Kiam la mensogo estas universala,
diri la veron iĝas revolucia ago."
George Orwell

Nia celo: la liberecana socio

Nia celo estas la starigado de liberecana socio: socio sen klasoj kaj sen politika povo, kie la produktado celu la satigadon de la homaj bezonoj anstataŭ la akiron de ekonomiaj profitoj. Tio estas, ni serĉas socion egaligan kaj liberan.

La politiko estas la teĥniko por muldi la sociajn strukturon kaj konduton laŭ la bezonoj de la ekonomia sistemo. Kiel la ŝtato estas nenio krom la institucio de la socia perforto cele al restigi la ekspluatatojn submetitaj al la ekspluatantoj, tiel la politiko estas nenio krom la teĥniko por submeti la ekspluatatojn kaj, ĉeokaze de la “demokratioj”, eĉ atingi de ili la konsenton. Tial ni liberecanoj estas kontraŭŝtatemaj kaj kontraŭpolitikemaj.

La dispartigo inter politika povo kaj ekonomia povo estas fundamenta al la kapitalismo, ĉar ĝi pretendas baziĝi sur la privata proprieto kaj sur la popola suvereneco. Dume ĉefakte (tio ekonomia, la produktado kaj distribuado de varoj) la diktatorema povo de la kapitalo konas neniun limon kaj permesas nenian debaton, ĉeparole (tio socia, la rajtoj) oni mistifikas nin per “demokratia” politiko, kiu havas neniun “kompetentecon” pri la ĉefaj eroj de la kapitalisma socio.

La socio, kiun ni volas starigi, baziĝas sur du ĉefaj kolonoj: la ekonomia demokratio kaj la rekta demokratio. Tio estas, socia strukturo baziĝanta sur la suvereneco de la lokaj asembleoj kaj la federacia interkonsento inter ili. Demokratio, rifuzanta delegi la povon al neniu permanenta reprezentanto. La ekonomia demokratio, nome la kapablo de la civitanara entuto decidi pri la ekonomiaj celoj kaj pri la rimedoj por atingi ilin, nur povas sin bazi sur la egaleco de ĉiuj civitanoj, tio estas, sur la kolektiva proprieto de la produktrimedoj kaj de la laborproduktoj.

Tiu ĉi asemblea demokratio, kies lastajn ekzemplojn oni provis en la movado 15-M, povas atingi justan socion, nur se ĝi rompas la dispartigon inter ekonomio kaj politiko kaj forigas la lastajn barilojn de la sistemo kontraŭ tio, ke la laborista popolo entute konscienciĝu pri sia kapablo transformi la socion: la politikistojn kaj la parlamentismajn iluziojn, kiujn nutras la “alternativaj” politikistoj.

Tial la disvolviĝo de la liberecana konscio, la disvolviĝo de la konscio pri la aŭtentika demokratio estas neakordigebla kun la parlamentismo kaj sekve kun la partopreno en la balotoj pri la parlamento.

Niaj rimedoj:
memregado kaj organizo

Memvideble ĝisfunda socia transformo kiel tiu, kiun ni proponas, ne povas esti atingita sen la unuiĝo kaj la organizado de la laborista popolo.

La unuaj paŝoj por krei realan alternativon al la sistemo kaj antaŭbildon pri la liberecana socio estas la praktikado de la rekta demokratio ene de niaj societoj kaj la memregado de la surloka vivo.

Ne estas akordigebla kun niaj celoj, ke niaj sindikatoj, niaj kulturaj, porbatalaj aŭ amuzaj societoj havas la hierarĥian strukturon de la kapitalisma socio. Ni bezonas ekzerci la rektan demokration en ĉiuj niaj kolektivaj agadoj, tiel ni ne nur komencos modifi niajn kutimojn, kaj kun ili la socion, sed krome ni ŝparos la sperton, ke niaj “reprezentantoj” aŭ “gvidantoj” trompos aŭ perfidos nin.

Kadre de nia loĝloko ni bezonas organizi nin per asembleoj cele komenci preni ĉe niaj manoj la memadministradon de la municipa vivo, ne per la magistrato sed klopodante anstataŭigi ĝin iompostiome per la civitanara asembleo; ni bezonas organizi nin por partopreni aŭ apogi la ekonomiajn iniciatojn, baziĝintaj sur la komuna laboro, reakirante la spiriton de la memadministra kooperativismo, kaj publikajn servojn, kreitaj kaj rekte administrataj de la uzantoj kaj laboristoj.

Kadre de la socia entuto ni bezonas organizi nin horizontale cele kontraŭbatali la dispartigon de la laborista klaso, kiun altrudas la novliberalismo. La multobligo de profesiaj kategorioj kaj salajroj estas utila armilo de la ekspluatantoj por krei malsimilajn interesojn inter la laboristoj. Cele eviti tiujn ĉi malegalecojn kaj unuigi la interesojn de la laborista popolo ni bezonas unuiĝi per la batalo por nursola salajra tabelo kaj por la tutmonda minimuma salajro kaj aliigi kiun ajn fokuson el malcedo aŭ lukto kontraŭ la novliberalismo al nia propra batalo.

Ĉar la esenco de nia agado, de nia batalo kaj de la socio, kiun ni deziras, nomiĝas: memregado, rekta demokratio, federaciismo kaj interhelpo.

 

Al la rekta demokratio per la neniigo de la ŝtato kaj la kapitalo

La alternativo al la parlamentismo –tio estas, al la delego de la kapablo decidi– estas la alternativo al la kapitalisma sistemo: memadministrado, federaciismo, rekta demokratio kaj interhelpo.

Memadministrado

La bazo de ĉiu socia povo estas la rego sur la produktproceso. La proprieto de la produktrimedoj nepre estu de la komunumo kaj la funkciado de la laborcentroj nepre estu sub la rego de la gelaboristoj mem organizitaj per asembleoj.

Federaciismo

Memvideble nuntempe ni ne povas organizi la socion krom sur internacia kadro. Tial la memadministrataj unuoj nepre federaciiĝu sur loka, regiona, landa kaj internacia kadro por preni ĉiun decidon, kiu tuŝas la ĝeneralan funkciadon, sen rezigni pri la aŭtonomeco de la malsuperaj kadroj nek pri la kontrolo sur la decidoprenoj.

Rekta demokratio

La civitanaro cedu al neniu sian decidkapablon. Ekde la lokaj asembleoj –kie estas prenitaj la decidoj– oni nomumu nedecidpovajn reprezentantojn , delegitojn, kiuj sin limigu transdoni la decidojn de la asembleo por komunigi ilin kun la decidoj transdonitaj de la kromaj asembleoj. Ĉe la parlamentismo la politikistoj alprenas al si la decidpovon kaj fipolitikas inter ili. Ĉe la rekta demokratio estas la civitanaj asembleoj, kiuj sendas siajn decidojn al la federaciitaj entoj kaj kiuj konfirmvalidigas la prenitajn decidojn. Tiu ĉi estas absolute travidebla memrega sistemo. La povo devas ne esti delegita, ĝi apartenas al la entuto de la civitanaro, kiu efektivigas ĝin rekte.

Interhelpo

La principo, ebliginta la pluvivadon kaj evoluon de la homa specio, estas la interhelpo. La principo pri konkuro, kiun enkondukis la kapitalistoj, nur alportis ekspluaton, maljuston kaj mizeron al la plejmulto por satigi la avidon kaj la povsoifon de iuj malmultuloj. Tiu ĉi principo pri konkuro portis nin ĝis la neeltenebla nuna situacio, situacio el senĉesa krizo kaj ĉiamplia troekspluato.

 

La alternativo al tiu ĉi malica sistemo endas centriĝi en la interhelpo kaj la solidareco, forlasante la celon al la ekonomia profito por la produktado –anstataŭigante ĝin per la satigo de homaj bezonoj– kaj al la superrego en politiko –anstataŭigante ĝin per la libero kaj la libera interkonsento.

 

La interhelpo kaj la solidareco estas la nursolaj principoj, kiuj kapablas garantii la starigadon de socio, respektanta la homon kaj la naturon.

 

    Notoj:

1.- Famaj vortoj de la diktatoro Franko pri Hispanio post li.

2.- La du plej grandaj hispanaj partioj: PP: Partido Popular, Popola Partio (dekstrema) kaj PSOE: Partido Socialista Obrero Español, Hispana Laborista Socialista Partio (socialdemokratia).

3.- Mevo estas simbolo de la PP, kaj roz-burĝono de la PSOE.

4.- Ĝenerala Konfederacio de la Laboro.

5.- Laŭvorte: Ne sufiĉas la pano por tiom da sekkolbaso. Laŭsence: Ne elteneblas tiom da friponoj. Frapvorto el la plej disvastigitaj tra nunaj manifestacioj.

6.- Ne! ne! ili ne reprezentas nin! Frapvorto el la plej disvastigitaj tra nunaj manifestacioj.