IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  LABORISTARO  KAJ  LA  ESPERANTO - MOVADO

Luis Serrano Pérez

Karaj gesamideanoj, hodiaŭ mi prezentos al vi studon, sendube ne profundan, sed jam realan pri la rilatoj inter la laboristaro kaj la Esperanto-movado. Evidente pri ĉi tiu prelego mi malkovros nenion novan, sed almenaŭ, mi pensas, mi iomete kontribuos koni pli bone la taskon kaj rolon de la laboristaro en ĉi tiu kultura kaj socia movado, kiu estas la lingvoj, kaj do nia kara Esperanto.

Mi ankaŭ celas pensigi vin pri ĉi tiu aspekto rilata al aliaj tavoloj el kiuj konsistas nia socio, kaj konsekvence, la influo, kiun povas havi la Esperanto-movado, kaj inverse, kiamaniere tiuj ŝtuparoj de la socio povos nin helpi. Evidente, mi elektis la laboristaron, ĉar mi jam sentas min plene identigita kun ĉi tiu socia klaso.

Mi jam estas preskaŭ veterano en la Esperanto-movado, kaj de multaj jaroj mi konstante aŭdas pri strategioj celantaj diskonigi nian karan lingvon. La projektoj estas multaj. Novaj sistemoj de instruado, la informadiko, la rekta metodo, adaptiĝo al la modernaj tempoj. Oni studas la preferon de la nuntempaj homoj kaj aliaj multaj pliaj projektoj.

La realo estas, ke se ni komparas ĉiujn projektojn iam ellaboritaj al la nunaj esperantistoj ekzistantaj en la mondo, ilia rezulto evidente ne estas kontentiga, aŭ almenaŭ ĝi ne estas kontentiga por mi.

Atingi la konsenton, aŭ almenaŭ la inklinon de supera intelekta homo por Esperanto estas nia konstanta laboro. Se iu altrangulo sin anoncas favore al Esperanto, ĝin ni akceptas kvazaŭ eksterordinara venko. La Esperanto-movado sin sentas feliĉa kaj trankvile ripozas, ĉar grava intelektulo sin prezentis favora al Esperanto. Preskaŭ ĉiam, ĉio restas, kiel anekdoto. Kaj ni daŭre serĉas alian eminentulon, kiu donos al ni prestiĝon kaj kategorion. Ĝis hodiaŭ nia laboro en la tereno pri kaptado de adeptoj el nia movado moviĝis preskaŭ ĉiam sub tiuj reguloj. Kaj la rezultojn ĉiuj konas. Sed ni daŭre kaj kuraĝe rezistas tiun ondon de senintereson por Esperanto, kun la espero, ke iu superdio savos nin. Jes, mi jam scias, ke ni ne mortos, aliaj daŭrigos nian taskon, sed nia influo kaj sukceso estos ege limigitaj. Alia aspekto ekzistanta nunempe estas, ke la intelektularo jam elektis la anglan, kiel internacian lingvon. Ni devas esti konsciaj pri nia laboro kaj pri niaj eblecoj. Pli ol neniam la mono regas la vivon de ĉiu homo, kaj la mono estas la reĝo de la mondo. La intelektularo ne povas resti for de tiu ekonomia mezuro kaj ĉiuj akceptas la anglan, kiel instrumenton por enspezi pli da mono. Jes, estas vero, ke de tempo al tempo grava intelektulo falas en la retoj de Esperanto kaj li alte krias pri la valoro kaj taŭgeco de Esperanto, sed lia krio havas apenaŭ eĥon, ne havas respondon kaj multe malpli akcepton de aliaj intelektuloj.

Eble iuj el vi sendube pensas: nu, tiu Serrano, tiom forte kritikas la klerulojn, ke ŝajnas kvazaŭ ni devus forlasi nian celon esperantigi la intelektularon. Karaj geamikoj, vi jam povas kompreni, ke tio ne estas mia ideo. Mi amas, estimas, defendas kaj apogas "la inteligentajn kapojn" kiel ion ege necesan por nia socio kaj por Esperanto. Kaj fakte, mi ne estas kontraŭ tiuj civitanoj, kiuj tiom laboras por ke nia vivo estu pli klera kaj ŝaĝa.

Mia nura intenco estas orientigi vin pri aliaj aspektoj de nia movado rilate al socia stadio, en kiu ni vivas. Mi jam scias, ke la homo serĉas la klerecon kiel rimedon por plibonigi sian materialan vivon. Ĉiu deziras atingi "supran kulturon" por plibonigi siajn vivokondiĉojn. La alia kulturo, tiu kulturo, kiu ne donas monon, tiu reala kulturo, kiu devigas la homon vivi en konstantaj rilatoj de civitaneco, de reciproka kunvivado, ĉiutage malpliiĝas en nia socio. Kaj estas ĝuste en tiu medio de vivo, kie ni devas agadi por vere impulsi nian movadon. Gesamideanoj, la pordoj por nia Esperanto-movado iom post iom fermiĝas kaj ne pensu, ke mi estas pesimista, ĉar mi ja vere rigardas la Esperantan Movadon kiel sukcesontan movadon, laŭ vidpunkto socia kaj lingva, sed por tion atingi nepre devas okazi gravaj ŝanĝoj, per kiuj nia socio serĉu adekvatan kaj egalrajtan vivsistemon, kaj en kiu, ni esperantistoj kapablos adresi, en bonaj kondiĉoj, niajn celojn. Sen granda analizado, jen la situacio de nia movado, niaj klopodoj pri la intelektularo kaj la eblaj strategioj, kiujn iumaniere ni devos adopti.

En ĉi tiu ĉiam malfacila agado de nia movado, troviĝas tavolo de nia socio, al kiu malofte serioze oni adresis niajn klopodojn, tiu estas la laborista movado. Se ni komparas la milionojn kaj milionojn da laboristoj ekzistantaj en la mondo, al la laboristaj esperantistoj, ni devas agnoski, ke la laborista esperantista movado estas preskaŭ sensignifa. Tio ne estis hazarde. Estis epoko en kiu ŝprucis fervora entuziasmo de la laboristara klaso por estigo de plej racia kaj humana sociordo. Tiam estis idealoj, estis celoj, oni laboris por la estonteco. En tiu epoko, neniu petis ion por si tuj, rapide. La iluzioj, la sincera kaj respondeca agado de la laborista klaso, donis gravan impulson al la kulturo. La konscia laboristaro volis meti fundamentojn solidajn por la estonteco. Aperis novaj idealoj por la progreso, kaj inter tiuj kulturaj idealoj troviĝis Esperanto. Eble ne tre sukcesinta kompare al la ekzistanta laborista nombro, sed oni povas diri, ke Esperanto enradikiĝis en la movado laborista. Ĝi estis bonega fundamento, kiu devis doni kontentigajn fruktojn en la estonteco. Kiel okazas en ĉiuj aspektoj de nia vivo, eble la laborista movado esperantista, ne agadis unuiĝinte. Kaj ni ne devas miri pri tio, Esperanto ja estas parto de nia socio, ĝi estas ero de nia vivo kaj ĝi estas kondiĉata al samaj reguloj de nia socia disvolviĝo. En mia opinio oni povas diri, ke la laborista movado antaŭmilita (dua mondmilito) estis bela burĝono, kiu bedaŭrinde baldaŭ velkis. La politiko, la militoj kaj aliaj sociaj cirkonstancoj mortigis la veran progresigon de Esperanto. Tiu laborista movado kuntrenis multajn progresintajn intelektulojn al la Esperanta movado. Estiĝis la necesaj kondiĉoj por la florigado de Esperanto. Ĝia influo estis forta. Oni atingis preskaŭ la internacian oficialigon de Esperanto. La tiutempaj progresistoj ricevis la impulson kaj subtenon de tiu socia klaso, kiu estas la laboristaro kaj tiuj altranguloj povis paroli ne nur je sia propra nomo, sed en tiu de miloj da subtenantoj, kiuj en fabrikoj, sindikatoj kaj kulturaj rondoj apogis ilin. Tio en si mem jam estis la komenco kaj fundamento de la Esperanta konstruaĵo. Sed la militoj kaj ceteraj politikaĵoj balais la florantan Esperanto-movadon. La movado laborista perdis unuiĝon. La laboristaro ĝenerale, perdis la iluzion por la estonteco, oni forigis la grandajn idealojn, kiuj donis kuraĝon spiritan por la batalo kaj komenciĝis la dekadenco de ĉio rilata al popola kulturo kaj populara progreso. Hodiaŭ kvankam ekzistas esperantistaj organizaĵoj laboristaj, ili estas malfortaj kaj fakte ne reprezentas la nuntempan ĝeneralan laboristaron. Parte, la nunaj organizaĵoj laboristaj kaj esperantistaj, nur estas restaĵoj de tiuj antaŭaj, kaj plej grave estas, ke ne ekzistas esperoj por ilin pligrandigi.

Karaj gesamideanoj, sen forta partopreno de la laboristaro neniam ni atingos la venkon. Krome hodiaŭ la laborista movado, konsistas grandaparte el homoj kun certa grado de klereco. La simpla kaj ordinara laboristo, ne interesiĝas pri Esperanto kaj ĝuste tiu homo estas, kiun ni devas eltiri por nia movado. Nia movado ne povas sin bazi sur aro de intelektaj altranguloj pri kio ajn, nia alvoko devas penetri ĝis la koro mem de la laborista klaso.

Miaj karaj geamikoj, la forto de ĉio en la socio, en la vivo, restas en la manoj de la laboristoj. La laboristaro estas kiu ĉion kreas. Sen la laboristaro estus nek socio, nek vivo. La laboro estas la patrino de ĉio, kaj ĝiaj filoj la laboristoj estas la fonto de ĉio, el kiu devas elŝpruci la feliĉo. Nia Esperanto-movado ne povas resti for de tiu regulo. Aŭ ni kapablas interesigi tiun tavolon de la socio, aŭ nia idealo neniam venkos. Eĉ la plej maldigna politikisto celas atingi la subtenon de la popolo. Do, la subteno de la popolo estas nepra por kiu ajn movado. Krome la laboristo fiere povas montri al niaj samklasanoj la avantaĝojn de internacia lingvo. Do, nia defio estas granda. Evidente, ni ne povas forlasi nian varbadon inter la intelektularo progresema kaj la laboristaro, tiuj du branĉoj unuiĝintaj estos la veraj radikoj por ke Esperanto povu triumfi. Nepre oni devas prizorgi la laboristaron, ĝi estas nia fonto, ĝi estas nia vera piliero sur kiu ni povos konstrui nian domon.

Kiam surstrate vi aŭdos paroli esperantlingve, kiam la laboristaro kapablos interbabiladi esperantlingve, kiam en la laborejo oni uzos regule Esperanton, kiam en la laboristaj familioj la hejma lingvo, kune kun la gepatraj lingvoj, estos Esperanto, tiam karaj geamikoj, oni povos paroli pri la venko de Esperanto. Ĉu iam ni atingos tiun pinton por nia kara lingvo? Se iam Esperanto estos regule parolata de la popolo, la politikistoj kaj la alta intelektularo vole aŭ ne vole devos akcepti Esperanton. Ne estos ni, kiuj iros almozi favorajn kritikojn al la respondeculoj de la politiko, estos ili, kiuj venos al ni oferante sin por meti Esperanton en ĝian ĝustan lokon. Ni ne devas forgesi, ke estas la popolo, kiu ĉiam diras la lastan vorton, eĉ se por tiu decido la popolo bezonas jarojn kaj pliajn jarojn. Ni metu je nia flanko la laboristaron, la popolon, kaj la triumfo de Esperanto estos realaĵo. La laboristaro estas la reĝo de ĉio, bedaŭrinde tre ofte okazas, ke ĝi ne scias sin organizi, aŭskultante kanzonojn, kiuj venas defore de ĝiaj klasaj interesoj.

Jes, karaj gesamideanoj, kiam vi vidos strikantojn esprimante sian malkontentecon en la Esperanta lingvo, estas kiam vi povos ankaŭ krii: Esperanto venkis, dume ni travivados inter kongresoj, individuaj konversacioj, artikoletoj, esperos kaj tio jes, kun granda optimismo. Danke al tio, ke la espero ne mankas al ni, nia movado pluvivos.

Sendube multaj el vi pensas, nu, tiu Serrano estas vera utopiulo. Eble vi pravas. Aliflanke aparte de la morto, pri kiu ni ĉiuj havas plenan certecon, ĉio kio ĉirkaŭas nin, aŭ tion kion ni celas, troviĝas en la plej granda utopieco. Do, Esperanto, kiel kiu ajn afero de la vivo ankaŭ eniras en tiu tereno de la utopio. Sed neniu el ni kuraĝas diri, ke Esperanto neniam estos realaĵo.

Ĉu ne estas utopio, ke iam en la lernejoj oni instruos Esperanton?, kian influon ni havas en la socio por ke Esperanto estu instruata en la lermejoj?. La respondo estas facila, ni havas nenian influon. Eĉ se la ministro pri Edukado estus esperantisto, escepte de iuj eventualaj subvencioj ni troviĝus en sama situacio. Vidu kio okazis kiam Franz Jonas estis prezidento de Aŭstrio. Li nenion povis fari, ĉar mankis vera bazo esperantista. Kial?, ĉar la socio ne postulis Esperanton, ĉar la popolo ne havas intereson pri la internacia lingvo Esperanto, ĉar la laboristaro restas fremda al la lingva problemo. Estas nediskuteble, ke la postulo, la puŝoj por Esperanto devos veni je malsupre supren. Ni rigardu la aferon je la jena flanko: estas respondeculoj de la altaj institucioj, kiuj ne deziras la adoptadon de Esperanto, sed se la popolo, la laboristaro diras, jes kaj jes, kio okazus? La respondo estas, ke la altranguloj de la politiko vole aŭ ne vole devas diri jes al la adoptado de Esperanto, kiel internacia lingvo. La problemo, la grava problemo estas, kiel interesigi la laboristaron pri Esperanto. La laboristaro nune kaj ĉiam havis aliajn pli urĝajn problemojn ĉiutagajn por sin vivteni, ol interesiĝi pri lingvo apenaŭ konata.

Mi komprenas, ke iuj el vi sin demandu, ĉu vi s-ro Serrano havas la solvon? Ne, mi ne havas la solvon kaj eĉ mi ne scias, kiel tuŝi tiun aferon. Sed mi estas konscia kaj plene konvinkiĝinta, ke nur la adoptado de Esperanto flanke de la laboristaro, de la popolo, donos al ni la venkon. Do, mia opinio, konsilo, estas serĉi la adekvatan formon, sistemon por interesigi la laboristaron. Sed karaj geamikoj, laŭ miaj vidpunktoj sociaj, en la situacio en kiu ni vivas, kun la pensomaniero ekzistanta nuntempe inter la laboristaro, tio jam estas vera utopio. Vi jam scias, ke aparte de tiuj modernaj komunikiloj, ni plene stagnas pri la rilatoj inter la homoj. La vivo kolektiva estas for, ĉiu vivas laŭ siaj propraj interesoj. La penso de la homo ankoraŭ tre ofte pensas kvazaŭ ni estus en triba epoko kaj Esperanto estas kolektiva laboro. Esperanto bezonas edukitan socion, kaj tiu edukiteco ne rilatas al superaj studoj, tiu kulturo rilatas al io plej grave, inter la homoj, nome, la homeca kaj sincera kunvivado. Kaj tio ankoraŭ ne ekzistas, eĉ pli grave konstante nia kunvivado malboniĝas, ĉar kiel dirite pli supre, ni ne havas idealojn por la estonteco. Ni ne havas eĉ esperojn por niaj propraj filoj, ĉar ni ne scias, kia estos la estonteco pri niaj filoj, kaj pri iliaj vivoj. Ni troviĝas en la pinto de tiu monto, kie nur estas du vojoj, aŭ ni elektas la vojon de la individua lukto, kaj ni sentas nin unu plian de la socio, aŭ la alia vojo estas piedpremi kiun ajn por sukcesi.

Meze de tiuj ĉi cirkonstancoj en kiuj nuntempe troviĝas nia socio, ankaŭ estas la Esperanto-movado. Ni ne povas eliri subite de tiu medio laŭ propra volo. Tamen ni estas devigataj agadi por ke estonte nia kunvivado estos pli bona. Nia kontribuo al la socio povas esti granda, se ni kapablas solvi la lingvan problemon, ĉar ni ne devas forgesi, ke la lingva problemo estas tute kaj simple socia fenomeno.

Ĝis nun, ni vidis la neceson lernigi Esperanton al la alta socia klaso, al intelektularo, kaj la fakto estas, ke sen la kontribuo de la laboristaro, kun la progresema intelektularo, kiel precipaj motoroj de nia socio, niaj eblecoj sukcesigi nian idealon estas preskaŭ ne atingeblaj. Tamen ni devas prezenti la aferon je alia vidpunkto. Ĉu al la laboristaro interesas la ekzisto de internacia lingvo? Estas evidente, ke se ni faras tiun demandon al kiu ajn laboristo, li ne scios, kion respondi. Unue, la plej granda parto de la laboristaro, ne scias pri la ekzisto de Esperanto. Kvankam mi estas konvinkiĝinta, ke post la necesa klarigo, ĉiu laboristo estus favora al ni. Kaj vi konstatu, karaj gesamideanoj, ke tio ne okazas ĉe la homoj kun altgradaj studoj, ĉar por ili jam sufiĉas la angla lingvo. Do, jen denove alia apogpunkto pri la neceso agadi en la laboristaj vicoj. La laboristaro bezonas la internacian lingvon. La laboraj rilatoj jam preskaŭ ne havas limojn ene de ĉi tiuj konvulsioj ekzistantaj en la internacia vivo, ĉu ekonomia aŭ labora, preskaŭ ĉiam la laboristaro restas for de la evoluo de nia vivo je internacia nivelo. Tion facile oni povas konstati, la lernado de lingvoj estas unu el la studoj plej necesaj kaj malfacilaj por la junularo. La laboristaro bezonas internacian lingvon, ĉar ĝi havas urĝan neceson komunikiĝi kun siaj samklasanoj en la tuta mondo. La laboristo ne povas restadi enfermita en sia lingva cirklo de la laborejo. La laboristo bezonas scii, kio okazas en aliaj partoj de la mondo. Aliflanke la laboristo ne povas akcepti, kiel bonajn, la diversajn informojn, kiujn dissendas la internaciaj informaj agentejoj, kiuj ĉiam kondiĉas la novaĵojn aŭ informojn al siaj propraj interesoj, kiuj ne estas aliaj ol tiuj de la kapitalo al kiu aŭ al kiuj ili mem apartenas. Do, iom post iom, nepre, oni devas konstati, ke la laboristaro restas izolita. Kaj la plej grava tavolo de nia socio, ne havas taŭgan sistemon de komunikado kun la kamaradoj de la tuta mondo.

    La entreprenoj inter si havas multajn kaj diversajn rimedojn por interkomunikiĝi.

La grandaj agentejoj de la borso, frue ĉiumatene, kaj je internacia nivelo, kunligas la diversajn organizaĵojn kaj informas ĉiujn siajn kolegojn pri la eventuala nova situacio. Ekzistas la telefaksoj, per kiuj la entreprenoj tuj sin reciproke informas. La laboristaro ne scias, kio okazas en la aliaj laborejoj de la sama entrepreno, kiuj situas tre malproksime. La komunikiloj hodiaŭ troviĝas en la manoj de ĉiopovaj entreprenoj, aŭ monopoloj, kiuj manipulas la informadon laŭ siaj propraj interesoj. Malgraŭ ĉiuj eblecoj de komunikado la laboristoj restadas en la samaj kondiĉoj de ĉiam. Daŭre la laboristoj devas akcepti la informojn ne ellaboritajn en sia medio.

Se la mondo evoluas teknike ankaŭ la laboristaro devas preni parton en tiu progreso. La ekonomio ŝanĝiĝas. Je internacia nivelo naskiĝis novaj organizoj, kiuj kontrolas la vivon ekonomian en kiu ajn lando. La grandaj monopoloj, kun ampleksa reto en ĉiu lando, fariĝas tre ofte, la veraj regantoj de la mondo. Tiuj transnaciaj entreprenoj, kiuj kontrolas milojn kaj milojn da laboristoj, estas la veraj mastroj de la tuta laboristaro, ofte la registaroj restas senpovaj. Antaŭ tiu situacio, laboristoj de sama entrepreno ne scias, kio okazas al siaj kamaradoj, kiuj troviĝas en alia lando. Ofte kiam laboristoj strikas en iu lando, la entrepreno uzas aliajn laboristojn el alia lando, por produkti tion, kion ne faras la strikantoj. Estas evidente, ke la laboristaro devas organiziĝi, ne laŭ enlandaj leĝoj, sed ankaŭ laŭ amplekso de la entrepreno. Antaŭ tiu situacio ne estas facile la komunikado. La lingvo tre ofte bremsas la kontakton inter la laboristaro. Neniu laboristo povas rekte kontakti kamaradojn loĝantajn en fremda lando, kies lingvo ne estas konata. Kaj se la laboristara mondo ne volas resti dividita, nepre bezonas komunan lingvon, per kiu povos unuiĝi ĉiuj laboristoj. Nu, kion fari?, kiel organiziĝi? Tio ja estas la granda defio de la Esperanto-movado. Kaj tiu estas la tasko de la esperantisto laboristo kaj de la progresema intelektulo. Ni ne povas pasive restadi por scii, kio okazos. La povo de la kapitalo por submetigi la laboron ne havas limojn, kaj samtempe ĝia povo por tion realigi estas nekalkulebla. La venko de Esperanto ne venos de la kapitalismaj vicoj, sed de tiuj laboristaj.

    La laboristaro devos havi novan organizan sistemon, plej ampleksan, precipe pli internacian.

Eble denove, mi devas mencii ĉi tie nian sloganon "Ĉiu kun sia lingvo kaj Esperanto por ĉiuj". Ni apliku tiun filozofion ankaŭ en la laborista movado. Jam komencis en nia naskiĝanta nova Eŭropo la protestoj komunaj de la laboristaro. Estas bedaŭrinde, ke al ĉi tiuj protestoj venas laboristoj, kiuj grupiĝas laŭ landoj kaj lingvoj de ili parolataj. Ĉiu grupo krias laŭ sia propra lingvo, kaj aperas la granda konfuzo lingva, la surstrata vera unuiĝo ne ekzistas pro la lingva problemo. La laboristoj devenantaj el diversaj naciecoj ne povas interparoli, ili restas mutaj, oni sin rigardas reciproke stulte kaj kvankam en fundo de la koro ekzistas la sama sento kaj deziro la vera reciproka persona interkonsento restas for. Ĉiuj kunportas afiŝojn, kiujn la aliaj ne komprenas. La rezulto estas kompatinda spektaklo, kies kulpo nur radikas ĉe la lingva problemo. Kaj ni devas alkutimiĝi al ĉi tiu situacio. La protestoj laboristaj kun partopreno de diversaj naciecoj estonte multobliĝos. La mondo en iuj aspektoj fariĝas malgranda, sed la homo ankoraŭ restas izolita, kiel en pasintaj epokoj. La laboristaro ne povas atendi, ke la kapitalismo ĝin helpos, kio jam estas sperto malnova. Kaj malgraŭ la granda pasiveco de la laborista amaso, fariĝas urĝa la uzado de komuna lingvo, je internacia nivelo, kiu helpos al la laboristaro postuli siajn rajtojn. Eble malantaŭ tiu pasiveco ankaŭ troviĝas la kontentenco de la kapitalo, kiu vidas kiel propran triumfon la malunuiĝon de la laboristaro pro la lingva problemo.

Sendube la altaj respondeculoj de la sindikatoj regas diversajn lingvojn. Sed estas evidente, ke en grandaj rondoj de gvidantaj sindikatanoj devenantaj el diversaj landoj, la ĥaoso lingva estas granda. La proksimaj jaroj estos tre malfacilaj por la laboristaro. La internaciaj ekonomiaj rilatoj povos senlaborigi multajn homojn. La komunikado inter la diversaj landaj sindikatoj devos esti ofta, konstanta kaj objektiva. Tradukado kaj plia tradukado, bremsos la kapablon tuj interkompreniĝi je internacia nivelo. La estonta batalo de la laboristaro estas la tekniko, aŭ ni kapablas adapti la teknikon al la bezonoj de la laboristaro aŭ la mondo ŝajnos — promenejo de irantaj homoj sencele vivantaj. La bezono de Esperanto en la internaciaj rilatoj de la laboristaro estas urĝa, tre urĝa.

Antaŭ la nekalkulebla povo de la kapitalisma gazetaro, ĉiam rakontante la informadon, laŭ sia propra intereso, devas leviĝi la propra kaj sincera kaj objektiva informado de la laboristaj fortoj, kaj ni ne povas aperigi informojn en centoj da lingvoj, kiujn ne ĉiuj komprenas, nek povas diskriminacii la lingvojn uzatajn de malmultaj kamaradoj, tio estas la minoritataj lingvoj, do la nura solvo estas la adopto de Esperanto por la internaciaj rilatoj, almenaŭ kaj minimume je sindikata nivelo. Prezentiĝas alia problemo je ekonomia vidpunkto por oficiala akceptado de Esperanto, kiel labora lingvo je internacia nivelo. Hodiaŭ oni elspezas milionojn kaj milionojn da eŭroj, dolaroj kaj tiel plu, por tradukado de la diversaj oficialaj dokumentoj de la altaj internaciaj institucioj. Tiun elspezadon devas pagi la popolo, konsekvence la laboristaro, kiu estas kiu ĉion produktas. La laboristaro konscianta de tiu diboĉada elspezo, devas meti rimedon. La nura kaj unika rimedo estas la adoptado de Esperanto, kiel oficiala lingvo. La tradukado en aliajn lingvoj devas resti en la deziroj de la propraj landaj registaroj.

Tiujn milionojn oni povas apliki por aliaj aspektoj de nia socio. Ekzemple nutrigi tiujn milionojn kaj milionojn da laboristaj kamaradoj mortantaj pro malsato en Afriko, Sudameriko kaj en multaj aliaj landoj de la mondo. Povas esti, ke la adoptado de Esperanto kiel oficiala lingvo signifus senlaborigi iujn gekamaradojn, kiuj laboras en tiu medio de la tradukado. Tamen en bone regata socio, neniel laboro mankus al ili. Ĉar diference de la kapitalo, nia celo laborista ne estas precipe amasigi monon, sed juste disdoni egalrajte la renton, kiun produktas la laboron. Tio jam estas la granda diferenco. Do, en tiu aspekto ekonomia Esperanto ankaŭ havas gravan rolon kaj la laboristoj, ĉiam devas troviĝi en la pinto de la justeco kaj de la kunvivado, eĉ se fremdaj fortoj al ilia celo malhelpas ilian agadon.

La terura monelspezado en la nomata nova Eŭropo kaj en aliaj internaciaj institucioj, en iuj kazoj atingas ciferojn skandalajn. La lingva problemo en tiuj institucioj estas io netolerebla kaj estas la laboristaro, kiu devas pagi tiujn absurdajn elspezojn. Do jen, kie la bezono de internacia lingvo estas vere urĝa.

Ni ankaŭ devas konstati, ke la lernado de lingvoj, laŭ nuna edukiga sistemo estas diskriminacia por la laboristaro. Unue, ĉeesto al la universitato fariĝas tute necese, por atingi la koncernajn rajtigajn dokumentojn, kiuj ebligos plej favorajn vivkondiĉojn. Tio evidente, ne troviĝas je la atingo de ĉiuj laboristaj familioj kaj precipe de tiuj, kiuj ne loĝas en grandaj urboj, kiuj fakte estas kie troviĝas la universitatoj. Laborista familio, ne povas sendi siajn filojn al la universitato kaj samtempe pagi la kromajn elspezojn. Aparte restas la nepra kaj kompletiga neceso por perfektigo de la lingva lernado, kaj kies nura rimedo estas la translokiĝo al tiu lando, kie estas parolata la lingvo lernata. Jes, oni povas iri al koncerna lando se vi akceptas labori, kiel servistino, kelnero kaj tiel plu. Ne estas vero, ke la lernado de lingvoj, kaj eĉ de kiu ajn supera studo troviĝas je la atingo de ĉiu civitano. Estas evidente, ke la oficialigo de Esperanto alportus kontentigan solvon al ĉi tiu tutmonda problemo.

Nu, restu tute klare, ke la lernado de Esperanto fare de la laborista klaso fariĝas urĝa kaj necesa. Kaj restu ankaŭ klare, ke sen la akceptado de Esperanto, fare de la laboristaro, neniam oni atingos nian celon. La granda defio por ni restas je tio, kiamaniere penetri en tiun amason da homoj, kiuj ĝenerale pensas pri aliaj sociaj aferoj, kiuj plej rekte ilin maltrankviligas. Ne estas facile paroli al senlaborulo pri Esperanto. Kion ni povos doni aŭ almenaŭ promesi al li?. Ĉiam la laboristo havis multajn kaj gravajn problemojn por havi kontentigan vivon, Sed hodiaŭ ŝajnas, ke la problemoj pligrandiĝas. Neniu scias, kio okazos estonte. Neniu fidas al estonteco, kaj la respondo de ĉiu kaj de ĉiuj estas — ni vidos. En tiu medio, en tiu stadio iri al la laboristoj kun la Esperanta kanto, ŝajnas io for de la realo. Unue oni devas konstrui la fundamentojn kaj poste la domon. Uzi la sindikatojn estas alia rimedo. Sed jen la sindikatoj, kiuj ĉiam plendas pro manko de aliĝintoj. Mi intencis okazigi kurson ĉe sindikato. Post kontentiga informado aliĝis al la kurso tri personoj, sed la tagon de la komenco prezentiĝis neniu. Kaj ĝis nun, mi ne kuraĝis tion ripeti: samon mi povas diri pri du progresemaj partioj politikaj, en ambaŭ mi fiaskis. Eble mi devos reveni kun novaj proponoj. Ekzistas sindikato, kiu en sia statuto konsilis al siaj membroj la lernadon de Esperanto, por plej bona interkomprenado inter la diverslandaj kamaradoj. Sed, mi povis konstati, ke la atento al tiu regulo estas sensignifa.

Mi devas konkludi dirante, denove, ke la estonteco de la Esperanta-movado restadas en la decido de la laborista klaso, kiu kun la apogo kaj kunlaboro de la progresema intelektularo povos alporti al la mondo, ne nur la solvon de la lingva problemo, sed multajn aliajn, kiuj donos plian feliĉon al la homo.