Unue publikigita en Sennaciulo, novembro 2003.
Tiu-ĉi lando en kiu ni naskiĝis – tre keltibero – ĉiam nostalgias pri la pasinteco kaj timas estontecon, kaj kiel malsekura adoleskanto, Hispanio alkroĉiĝas al la infaneco kaj timas la junecon, amas tion konatan kaj forpuŝas novaĵojn; lando kiu dormas ĝoje pensante en siaj prapatroj kaj enprizonante ian ajn deziro de libereco. Tiu-ĉi lando havas konstantan generacian konfronton kie la pli aĝaj subpremas, kontrolas kaj trudas siajn valorojn al la juneco kiu volas liberecon, ŝanĝojn kaj progreson.
Hispanio "la katolika", "la spirita rezervujo de Eŭropo", ĉiam alkroĉigata al feroca tradicio, denove aperas kun siaj dramaj dogmoj por bremsi la evoluon de tiu-ĉi lando. Ankoraŭ foje la Monarkio kaj la Eklezio iras mane en mane kune kun la helpo de la riĉaj "familioj", kiuj neniam rezignis perdi sian povon. Denove tiu-ĉi tandemo vidas horore ke "ilia Hispanio", ilia privata ĉasejo, marŝu tra padoj de libereco.
La hispana dekstro, ĉiam la sama, sentas konstante sian timon por ĉio kio sonas maldekstron.
Bedaŭrinde la krio "Venas la ruĝuloj!!!" estas hodiaŭ tiel aktuala kiel antaŭ 60 jaroj. La totalisman spiriton oni vidas en ĉiuj siaj politikaj agadoj kiuj baras la intelekton kaj konfuzas la plej multon kun siaj difinoj; antaŭe ili tute rifuzis la kaŝeman demokratan laikan kaj malfermitan Ŝtaton, nuntempe ili ĝin uzas por trudi sian kaŝeman faŝismon.
Progresema kaj demokrata socio havas kiel konstantaj malamikoj, influan ŝtatan Eklezion, potencan armeon kaj fortan kapitalismon. Triopon kiu garantias faŝistan ŝtaton, reiron al la pasinteco kaj paralizon de la progreso.
La nuna registaro impregnata de la aŭtoritato kiun al ĝi investas la ne antaŭlonge pasinta historio, iom post iom rehavas la necesajn kolektivojn por trudi kaj daŭrigi totalisman dolĉigitan Ŝtaton kaj por tio redonas la povon al tiuj kiuj ĝin havis dum tiom da jaroj, kun la escepto de la unuaj demokratiaj jaroj.
La nepoj de la frankistoj rekonkeras sian "heredaĵon" kaj kun pozoj, pli aŭ malpli, de "novaj demokratoj" firmigas siajn leĝodonojn kaj rehavas siajn privilegiojn.
Ni ne forgesos ke la tirana faŝisma frankismo bezonis la katolikan Eklezion por ideologii la novajn generaciojn; dum tiu bedaŭrinda tempo "kuraĝo kaj virto" estis sinonimoj de katolika doktrino; la valoroj de la katolikaj virtoj estis la instrumentoj de la subpremo kaj submeto tra la konscia manipulado de la infanoj kaj junuloj, same kiel la trudado de tenaca patriarka aŭtoritato kaj la timo al la punado kiun ili suferis en ia ajn malobeo.
La eduka sistemo, en tiu-ĉi lando, antaŭ kaj post la diktaturo, escepte de la Respublika periodo, estis kaj estas en la manoj de la Eklezio helpata kaj subtenata de la ŝtato, tiu-ĉi estu monarkio, faŝismo aŭ demokratio.
Dum la dua Respubliko, la religia temo disdividis la landon en du duonojn, ĉar la kapablo por ĝin modernigi ne ekzistis kaj ne estis eble malpliigi la religian povon kaj influon en ĉiuj sociaj tavoloj, ĉu pro aliancoj ĉu pro submeto.
La diktaturo sukcesis, per la eliminado de ia ajn disidento, malmultigi la antiklerikalan spiriton de tiu epoko, ĉar kun la malapero de la opozicio kaj reedukado de la loĝantaro malmulton povis fari la progreso por atingi antaŭeniron.
La infanaj mensoj konstruiĝas per la informoj kaj spertoj kiujn alportas la edukado kaj se tiu-ĉi estas precipe katolika ĝi troviĝas en la antipodoj de la raciismo kaj sciencismo.
Tiu-ĉi lando kredas en "la Sankta Katolika Eklezio" kaj ĝiaj preceptoj, dogmoj kaj doktrino dum al ĝi mankas racia sento, logiko kaj esploroj.
La unuiĝo de la Eklezio kun la Ŝtato konstruis tiun-ĉi bedaŭrindan realon kiu sin nutras de ideo trudata de la religio sur ĉiuj aliaj: la timo al libereco. Ne senintence dum multaj jaroj oni klarigis pri la malbonoj kiujn kunportas la libereco kaj la neceso ĝin porciumi, kontroli kaj superrigardi per tiuj kiuj posedas la povon.
La katolika religio, kiel ĉiuj aliaj, starigas feran kaj senmovan hierarkion:Dio, patrio, patro kaj mastro.
La origino de tiu-ĉi aŭtoritato, de ĝia akcepto kaj potenco troviĝas en tiu-ĉi hierarkio, ke la registaro tiel bone konas, por daŭre havi la povon. Tiel se estas akceptata la hierarkio estas akceptata ankaŭ la puno, kiu ĉiam estas aplikata al la ribelemuloj; ni sufokigu la ribelemon kaj la sukceso por la dekstruloj estas garantiata.
Por elimini la ribelon ne nur oni povas kalkuli pri eksteraj subpremaj metodoj, estas precipe necesa praktiki la internan subpremon kiu realiĝas en la mensoj de la infanoj kaj junuloj, kaj la Eklezio "patrino kaj instruistino" scias tre bone kiel tion fari, jam dum XXI jarcentojn ĝi tion faras.
La Ŝtato aĉetas la mensojn kiujn ĝi bezonas por realigi sian funkcion, kaj la Eklezio, la plej favorata en tiu aĉetado, lavas la cerbon al la hispanoj, eme al "la bono, la virto kaj la vero", sed kompreneble, siaj bono, virto kaj vero, ni ne forgesu.
De ĉiuj estas sciite, tiel ke ne eblas diskuto, ke tiu kiu havas en siaj manoj la instruadon ankaŭ havas la povon kaj pro tio la Ŝtato forprenis tiun povon de la Eklezio, sed la Ŝtato bezonis la Eklezion kaj estis devigata strikte alianciĝi kun ĝi kaj ambaŭ estas ne disigebla paro kiu bezonas unu la alian.
Disigitaj por iom da tempo Eklezio kaj Ŝtato denove iras mane en mane por savi la landon de la ruĝa Hispanio, kiu deziras la progreson, kiu tiom da malbono kaŭzas al la nunaj vivaj fortoj de tiu-ĉi lando kvankam estu modera progreso kaj sufiĉe surogata, sed tamen "progreso", rompo kun la senmova prapatra pasinteco.
Tiu-ĉi lando denove balotis favore al la dekstruloj. Eĉ se la modera maldekstra registaro ne bone regis la landon dum la tempo kiam ĝi havis la povon, tiu sukceso de la dekstro montras la nostalgion de la hispanaj civitanoj al reakcia lando kiu estis tre "bone edukita" de la katolika eklezio. Tio supozigas ke la kondiĉoj por atingi involucion estas favoraj kaj oni povas denove montri la precizajn elementojn por determini la socion kiun "ili bezonas".
En tiu-ĉi hispana tero analfabetismo kaj religio ĉiam iras kune, pro tio estas bezonata eduka leĝo kiu tenu en la ignorado, la fanatikeco kaj la superstiĉo difinitajn sociajn klasojn, dum ĝi preparas aliajn klasojn por praktiki la povon sur la plej granda parto de la popolo. Pro tio estas necesaj la "itineroj" k, kian ajn nomon ili donis, ili estas nur klasifikado de la lernantoj laŭ la socia klaso al kiu ili apartenas: unuflanke estos la bonaj, lertaj, riĉaj voje al la Universitato; la malpli bonaj kaj malpli riĉaj iros al la profesia kampo kiel kvalifikitaj manlaboristoj; la malpli inteligentaj, malriĉaj aŭ ribelemaj estos manlaboristoj malmulte aŭ nenio kvalifikitaj voje al sia ekspluatado, kaj la enmigrintoj al sekvanta itinero kio estos gasta loko, kontrolo pri la subkaŝita laboro kaj ekzamenoj, ekzamenoj. . .
Tiu-ĉi eduka sistemo povas generi ribelulojn kaj pro tio helpo estis necesa per la plej bona instrumento kiun posedas la hispana dekstro: La Eklezio, la religio, la institucia cerba lavado.
Pro tio ne estas surprizo, aŭ malmulte surprizigas, "indigi la religion kiel temaro", ĉar tio ebligas havi la katolikan Eklezion kiel aliancano en tiu-ĉi lando kaj tiel la faŝismo estas ĉiame servata.
Kiel ili trompas la popolon?. Unue provokante kaj proklamante kun diroj kaj faktoj la fiaskon de progresema leĝo kiel la LOGSE (malnova Baza Leĝo de Ĝenerala Ordigado de la Eduka Sistemo, 1990), kiu faris la ne pardoneblan eraron ne ideologii en la lernejaj klasoj, klarigante la valorojn de la progresema maldekstro kaj poste atingante ke la geestudentoj senideigitaj kaj ne bone informitaj pri la historio de tiu-ĉi lando finis kredante ke la demokratio estas "la plej bona" kiun oni povis havi, ne sciante ke burĝa demokratio estas precipe "burĝa" kaj trudas siajn celojn, kaj ke la formulo de la sistemo estis sendependa de siaj celoj. Aliflanke kreante junecon kiu nur agus per la konsumado, la facila sukceso kaj la konkureco, havante nenian homecan valoron por trovi pli bonan mondon. Tio-ĉi bone miksita konvinkis la hispanan socion por ke la pli multaj akceptu tiun-ĉi leĝon kaj tiujn-ĉi novajn dekretojn.
Estas evidente ke ne ĉiuj gejunuloj akceptis tiujn-ĉi formulojn kaj ribeliĝis, kiel fakte tiel okazas, sed en la fundo tiuj gejunuloj, plej granda parto, estas kaptitaj de la sistemo kaj sia ribelado, iom post iom, malfortiĝos kiam ili fariĝos pli aĝaj kaj bezonos stabilan vivon, serenigos ideojn en siaj kapoj kaj havos laboron – estu kiel estu –, kreos familion kaj komencos ŝuldi monon pro pruntodonoj kaj pagoj kiuj malebligos al ili daŭre batali. La ciklo fermiĝas kaj la programita ekvilibro daŭriĝas. Por tiuj kiuj persistas la malliberejoj estas pretaj kaj nuntempe jam troviĝas disidentoj.
La problemo de kredo en la ŝtatoj, la registaroj kaj la leĝoj estas ke la homoj ilin obeu malgraŭ sia kontraŭo, ĉar estas evidente ke la plej bona maniero por bari la leĝon estas ne ĝin plenumi, ĝin denunci al la geestudentoj por ke ili kritiku ĝin kaj klopodu blokadon, kiel jam estis farita kun la malnova leĝo, kaj en tiu-ĉi afero multon povas influi la profesoraro, precipe la ne konservativa, ĉar la alia, ni jam scias, estas fidela al la trudantoj de la leĝo. La profesoroj, se ili ne volas klasifiki, ne klasifikas kaj se ne volas sankcii ekzamenantojn ili tion ne faras; kaj se ili ne volas ke iliaj gelernantoj akceptu kredon anstataŭ sciencon ili havas sufiĉe da eblecoj por tion sukcesigi. La studentoj ankaŭ povas sin ribeli, oponi kaj denunci ĉiujn arbitrajn atencojn.
Fronte al la ordo ĉiam povas esti la malobeo kaj la sistema malobeo estas la plej bona defendo fronte al tiu-ĉi eduka sistemo pli kaj pli identa al tiu kiu estis kaj suferigis la hispanan popolon dum la kvardek diktatoraj jaroj kaj ĝia katolika endoktrinado.
Revalorigi la religion kaj la religian fakton certigas ke ambaŭ estas necesaj en socio kie, la ŝtato kaj la eklezio, bezonas unu la alian por trudi valorojn kies signifo estas kiel se la homa specio ne estus valora en si mem kaj bezonus la kredon kaj dogmaron por doni signifon al la homa estaĵo. Tio-ĉi neniigas la kapablon esti kaj pensi per si mem kaj ni bezonas esti savataj de la malbonaj fortoj kiuj nin posedas; ĝi supozas rezigni pri nia inteligenteco kaj boneco kaj daŭrigi nian vivon punataj kaj suferantaj pro niaj konstantaj pekoj, konsekvence al kredo en punema kaj venĝa dio, al la registaro, al la patro, al ĉefo kiuj zorgas kaj protektas nin kaj nin premias aŭ punas laŭ nia respekto aŭ rifuzo al iliaj preceptoj kaj leĝoj.
Denove la infanoj, knaboj kaj knabinoj, de tiu-ĉi lando travivos infanecon plena je timoj, teruro, punoj kaj ĉiuj specoj de arbitraĵoj pro tiu-ĉi malsaĝa leĝo kiu lasas la infanojn en ne defendebla situacio nur kapabla fari el ili agresemaj, perfortemaj, malsekuraj, malsukcesigaj, trudemaj kaj briditaj, kun la nura ebleco ripeti tion kion ili suferis kaj daŭrigi la torturon al la venontaj infanoj por subteni landon prizoneman, kie la amo al la morto estas ĉiam super la amo al la vivo.
Hispanio dormas. Dume la fortoj de la malbono etendas siajn brakojn super niaj revoj, ĉar niaj revoj estas iliaj inkubsonĝoj.
Adaptis Marteno, el teksto origina el la hispana liberecana sindikato CNT