Bazita sur la informo publikigita de la ĵurnalo El País la pasintan 5-an de julio.
“Usono havas 2.300 prizonulojn stakigitajn sen akuzoj nek advokatoj en Bagdado”. Tiu estis la unua novaĵo de la hispana ĵurnalo El País la pasintan 5-an de julio, kaj sendube ne temas pri mensogo. La ĵurnalo ankaŭ asertis ke infano dekunujaraĝa estis malliberigita dum tri semajnoj, afero kiu devus hontigi landon kiu diras sin demokratia. La usonaj soldatoj malbontraktas la malliberulojn, ilin batas kaj eĉ piedpremas iliajn kapojn dum la arestoj. Tio ĉi okazis al Qies Mohamed, kiu revenis al Irako post 27 jaroj da ekzilio. Li restis 33 tagojn en malliberejo sub malhomaj kondiĉoj, ĝis kiam oni diris al li “Ni bedaŭras ĉion” kaj liberigis lin en la centro de la iraka ĉefurbo. Tiu homo, kiu neniamaniere favoras la diktaturon de Sadam Husein, asertas ke en la karcero malabundis la manĝo kaj la akvo, kaj ke li apenaŭ povis lavi sin dum semajnoj. “La usonanoj ne konas kio estas ĉi tiu socio. Ili nur konas la forton kaj tio nur kreas rankoron kaj malamon inter la irakanoj”.
Alia irakano, Abu Amir, rakontas ke la usonanoj arestis lin pro tio ke li portis pafilon en sia aŭto. Li estis nur dum ses tagoj en malliberejo, sed lia amiko (kiu vojaĝis en la aŭto kune kun li) ankoraŭ estas tie, post 43 tagoj, kaj la malliberulo ankoraŭ ne scias eĉ kiuj estas la akuzoj kontraŭ li.
Internacia Amnestio pensas ke estas 2.000 malliberuloj sub tiaj kondiĉoj en la flughaveno (nuntempa malliberejo) kaj 350 en la malliberejo Abu Ghraib (timinda ejo dum la diktaturo de Sadam Husein). La malliberuloj estas sub kondiĉoj kiuj ne respektas la minimumajn devigojn postulitajn de la internacia leĝaro. Sufiĉas scii ke la prizonuloj ne havas la eblon kontakti advokatojn kaj ke ili ne scias kial ili troviĝas sur aresto, por esti certa pri tio.
Internacia Amnestio denoncas ankaŭ la kazon de la fratoj Udaj kaj Rafed Adel, kiuj manifestaciis kune kun aliaj malliberuloj por protesti pro siaj vivkondiĉoj kaj la neplenumado de la promesoj de liberigo kiujn faris la usonanoj. La gvardioj pafis kontraŭ la prizonulojn mortigante unu kaj vundante sep.
Al tiuj klaraj malplenumoj de la homaj rajtoj oni devas aldoni aliajn kiuj estas eĉ pli hontigaj se eblas: tiuj de la usona militbazo en Gvantanamo, Kubo. Nur nun, post tiom da tempo, Bush permesis la unuajn juĝprocesojn, sed oni jam klarigis antaŭe ke eĉ en la kazo ke la juĝistoj deklaru ilin senkulpaj, la akuzitoj restos en la militbazo, ĉar ili estas “kontraŭleĝaj batalantoj”. Konsekvence, la procesoj ne estas io pli ol simpla teatraĵo.
La proceduro estos la jena: post la deklaro de la akuzitoj kiel kapablaj por la milita proceso, oni devas prezenti la formalajn akuzojn kontraŭ ili. Tian ĉi taskon plenumos la ekstremdekstrulo Paul Wolfowitz. La proceso estos sekreta, tute same kiel ankoraŭ faras kelkaj maldemokratiaj landoj kiujn ĉiujare la usona Ŝtata Departamento kritikas precize pro la ekzisto de tiaj sekretaj procesoj.
La plej pova lando en la mondo senhonte kaj malkaŝe malrespektas la homajn rajtojn kaj la internacian leĝaron. Ĉu ne endas pensi ke la homaj rajtoj estas devigaj por ĉiuj escepte por Usono?.
PF