IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LASTAJ  VORTOJ  DE  SALVADOR  ALLENDE

Santiago, la 11-an de septembro 1973

Radio Corporación, 7:55

Parolas la Prezidento de la Respubliko el la Palaco de la Moneda.

Konfirmitaj informoj indikas ke sektoro de la Militŝiparo estas izolinta Valparaison kaj ke la urbo estus okupita, kio signifas ribelon kontraŭ la Registaro, la Registaro legitime instalita, la Registaro kiu estas protektita de la leĝo kaj de la volo de la civitano.

En ĉi tiaj cirkonstancoj, mi alvokas ĉiujn laboristojn, okupu viajn laborpostenojn, iru al viaj fabrikoj, kvietiĝu kaj trankviliĝu. Ĝis nun en Santiago okazis neniu eksterordinara movo de trupoj kaj, laŭ la informoj kiujn donis al mi la estro de la Garnizono, Santiago estas konsignita kaj normala.

Ĉiukaze mi estas ĉi tie, en la Palaco de la Registaro, kaj mi restos tie ĉi defendante la Registaron kiun mi reprezentas pro la volo de la popolo.

Kion mi deziras, esence, estas ke la laboristoj estu atentaj, viglaj, kaj ke ili evitu provokojn. Kiel unua etapo ni devas vidi la respondon, kiun mi esperas pozitiva, de la militistoj de la Patrujo, kiuj ĵuris defendi la reĝimon establitan, kiu estas esprimo de la civitana volo, kaj kiuj plenumos la doktrinon kiu donis prestiĝon al Ĉilio, kaj al ĝi donas prestiĝon: la profesiismon de la Armitaj Fortoj.

En la nunaj cirkonstancoj mi certas pri tio ke la militistoj plenumos sian devon. Ĉiumaniere, la popolo kaj la laboristoj devas ĉefe esti mobilizitaj aktive, sed en siaj laborejoj, aŭskultante la alvokon kiun povos fari kaj la instrukciojn kiujn donos la kompano Prezidento de la Respubliko.

*    *    *    *    *

Radio Corporación, 8:15

Laboristoj de Ĉilio:

Alparolas vin la Prezidento de la Respubliko. La novaĵoj kiujn ni havas ĝis la nunaj momentoj malkovras al ni la ekziston de ribelo de la Militŝiparo en la provinco de Valparaiso. Mi ordonis ke la trupoj de la Armeo direktu sin al Valparaiso por sufoki ĉi tiun puĉintencon. Vi devas atendi la instrukciojn venontajn de la Prezidentejo.

Estu certaj pri tio ke la Prezidento restos en la Palaco de la Moneda defendante la Registaron de la laboristoj. Estu certaj pri tio ke mi respektigos la volon de la popolo kiu havigis al mi la estrecon de la nacio ĝis la 4-a de novembro de 1976.

Vi devas resti atentaj en viaj laborejoj atendante miajn informojn. La lojalaj fortoj, respektante la ĵuron faritan al la aŭtoritatoj, kune kun la laboristoj organizitaj, frakasos la faŝistan puĉon minacantan la Patrujon.

*    *    *    *    *

Radio Corporación, 8:45

Kompanoj min aŭskultantaj:

La situacio estas kritika, ni alfrontas puĉon en kiu partoprenas la plimulto el la Armitaj Fortoj. En ĉi tiu amara horo mi volas memorigi al vi kelkajn el miaj vortoj diritaj en la jaro 1971, mi diras ilin serene, tute trankvile, mi ne havas kvalitojn de apostolo nek de mesio. Mi ne havas la ecojn de martiro, mi estas sociala batalanto kiu plenumas taskon donitan de la popolo.

Sed ke ĉi tion komprenu tiuj kiuj volas antaŭenigi la historion kaj ignori la plimultan volon de Ĉilio; ne havante karnon de martiro, mi faros eĉ ne unu solan paŝon retren. Ke ili tion sciu, ke ili tion aŭskultu, ke ili tion enmemorigu profunde: mi forlasos la Moneda-n kiam mi plenumos la mandaton kiun la popolo donis al mi, mi defendos ĉi tiun ĉilian revolucion kaj mi defendos la Registaron ĉar tio estas la mandato kiun la popolo havigis al mi. Mi ne havas alian alternativon. Nur se ili pafe distruas min ili povos malebligi mian volon, kiu estas plenumigi la programon de la popolo. Se ili mortigas min, la popolo sekvos sian itineron, sekvos sian vojon, eble kun la diferenco ke la aferoj estos multe pli malmolaj, multe pli perfortaj, ĉar ĉio ĉi estos objektiva kaj tre klara leciono por la amasoj pri tio ke ĉi tiaj homoj haltas antaŭ nenio.

Mi estis jam kalkulinta ĉi tiun eblon, mi ne ofertas nek faciligas ĝin.

La sociala procezo ne malaperos nur pro tio ke gvidanto malaperos. Ĝi povos esti prokrastita, ĝi povos plilongiĝi, sed finfine ĝi ne povos esti haltigita.

Kompanoj, restu atentaj al la informoj en viaj laborejoj, la kompano Prezidento ne forlasos sian popolon nek sian laborejon. Mi restos ĉi tie en la Moneda eĉ se tio kostos al mi la vivon.

*    *    *    *    *

Radio Magallanes, 9:03

En tiu ĉi momento superflugas la aviadiloj. Eblas ke ili pafe distruos nin. Sed sciu ke ĉi tie ni estas, almenaŭ kun nia ekzemplo, en ĉi tiu lando estas homoj kiuj scias plenumi sian devon.

Mi tion faros pro la mandato de la popolo kaj pro konscia mandato de prezidento kiu havas la degnon de la posteno liverita de sia popolo per liberaj kaj demokratiaj balotoj.

Nome de la plej sanktaj interesoj de la popolo, nome de la Patrujo, mi alvokas vin kaj diras havu fidon. La historion oni ne haltigas nek per la subpremo nek per la krimo. Ĉi tia estas etapo kiu estos superpasita. Ĉi tiu estas malmola kaj malfacila momento: eblas ke ili frakasos nin. Sed la morgaŭo apartenas al la popolo, al la laboristaro. La homaro antaŭeniras por la konkero de plibona vivo.

Mi pagos per mia vivo la defendon de la principoj kiuj estas karaj por ĉi tiu Patrujo. Falos ofendo al la honoro de tiuj kiuj malplenumis siajn devontigojn, rompante sian promeson... de tiuj kiuj rompis la doktrinon de la Armitaj Fortoj.

La popolo devas esti atenta kaj vigla. Ĝi ne devas permesi ke oni provoku ĝin, nek devas permesi ke oni detruu ĝin, sed ĝi ankaŭ devas defendi siajn konkerojn. Ĝi devas defendi la rajton konstrui per sia peno degnon kaj plibonan vivon.

*    *    *    *    *

Radio Magallanes, 9:10
(Lasta Alvoko)

Tre eble ĉi tiu estos la lasta okazo por alparoli vin. La Aerforto bombis la antenojn de Radio Portales kaj Radio Corporación. Miaj vortoj enhavas ne amarecon sed desaponton. Ke ili estu morala puno por tiuj perfidintaj sian ĵuron: ĉiliaj militistoj, ĉefkomandantoj, la admiralo Merino, kiu estas sin nomuminta komandanto de la Militŝiparo, kaj la sinjoro Mendoza, rampula generalo hieraŭ manifestinta sian fidelecon kaj lojalon al la Registaro, kaj kiu ankaŭ nomumis sin mem Ĝenerala Direktoro de la karabenistoj.

Antaŭ ĉi tiaj faktoj mi nur povas diri al la laboristoj: mi ne rezignos!.

Metita en historia okazo, mi pagos per mia vivo la lojalecon al la popolo. Kaj mi diras al vi ke mi estas certa pri tio ke la semo kiun ni havigis al la degna konscienco de miloj kaj miloj da ĉilianoj ne povas esti fortranĉita tute. Ili havas la forton, ili povos submeti nin, sed oni ne haltigas la socialajn procezojn, nek per la krimo nek per la forto. La historio estas nia, kaj ĝin faras la popoloj.

Laboristoj de mia Patrujo: mi volas danki la lojalecon kiun vi ĉiam havis, la fidon kiun vi metis sur homo kiu nur estis la interpretisto de grandaj aspiroj al justeco, kiu sin devontigis respekti la Konstitucion kaj la leĝon, kaj tion faris. En ĉi tiu fina momento, la lasta kiam mi alparolos vin, mi volas ke vi profitu la lecionon: la fremda kapitalo, la imperiismo, unuiĝintaj al la reakcio kreis la etoson por ke la Armitaj Fortoj rompu sian tradicion, tiun kiun al ili montris la generalo Schneider kaj kiun konfirmis la majoro Araya, viktimoj de la sama socia sektoro kiu hodiaŭ hejme esperas rekonkeri la povon per aliaj manoj por daŭrigi la defendon de siaj ĝteladoj kaj privilegioj.

Mi alparolas ĉefe al la modesta virino de nia tero, al la kamparanino kiu kredis je ni, al la laboristino kiu laboradis pli, al la patrino kiu konis nian zorgon pri la infanoj. Mi alparolas al la profesiistoj de la Patrujo, al la patriotaj profesiistoj kiuj daŭre laboris kontraŭ la ribelo subtenita de la profesiaj korporacioj, klasistaj korporacioj kiuj defendis ankaŭ la avantaĝojn de kapitalisma socio. Mi alparolas al la junularo, al tiuj kiuj kantis kaj donis sian ĝojon kaj luktan spiriton.

Mi alparolas al la homo de Ĉilio, al la laboristo, al la kamparano, al la intelektulo, al tiuj kiuj estas persekutotaj, ĉar nian landon la faŝismo ĉeestas jam de antaŭ multaj horoj, en la terorismaj atencoj, eksplodigante la pontojn, tranĉante la trajnrelojn, detruante la naftoduktojn kaj gasduktojn, antaŭ la silento de tiuj kiuj devis reagi. Ili implikiĝis. La historio ilin juĝos.

Tre eble Radio Magallanes estos silentigita kaj la trankvila metalo de mia voĉo ne trafos vin. Ne gravas. Vi plu aŭskultos ĝin. Mi ĉiam estos apud vi. Almenaŭ mia memoro estos tiu de digna homo kiu estis lojala al la Patrujo.

La popolo devas sin defendi, sed ne oferi sin. La popolo ne devas permesi ke oni detruu kaj distruu ĝin, sed ankaŭ ne povas humiliĝi.

Laboristoj de mia Patrujo, mi havas fidon pri Ĉilio kaj ĝia destino. Superpasos aliaj homoj ĉi tiun grizan kaj amaran momenton kiam la perfido celas sin trudi. Vi pluiru, sciante ke multe pli frue ol tarde, ree malfermiĝos la grandaj aleoj kie pasos la libera homo por konstrui pli bonan socion.

Vivu Ĉilio!. Vivu la popolo!. Vivu la laboristoj!.

Ĉi tiuj estis miaj lastaj vortoj, kaj mi certas pri tio ke mia sinofero ne estos senutila, mi certas pri tio ke ĝi almenaŭ estos morala leciono kiu punos la mallojalecon, la malkuraĝon kaj la perfidon.

Santiago, la 11-an de septembro 1973

Tradukis PF (septembro 2003)
Hispanlingva versio