IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

VOJAĜO  AL  LA  MEZEPOKO

La Historio, armilo ŝargita per futuro

Félix Rodrigo Mora

Eltiraĵoj el la enkonduko al la libro "Tiempo, historia y sublimidad en el Románico rural"

Mia koncepto de la Mezepoko, kaj de ties arto, estas malortodoksa. Tiel estas, unualoke, ĉar ĝi ne aliĝas al historiaj studoj pri reĝoj kaj bataloj, sed ankaŭ ne al aliaj kies kerno estas ekonomiaj kaj profitaj aferoj, produktivaj kaj konsumismaj, laŭ la ideo pri la historio, kiun havas la progresismo.

La atento sin turnas al la popolo, al la tiuepoke vere ekzistantaj kolektivoj, komunumoj kaj individuoj, laŭmezure ke ili estas batalemaj kaj bravaj fortoj, kiuj kuraĝas, sin levante sur si mem, krei ion novan kaj lukti por la libereco, la transcendo, la interamikiĝo, la kolektivismo, la beleco, la sublimeco kaj la memregado pere de asembleoj en la reĝimo de malfermaj konsilioj.

Estas memevidente ke, sen ĉion ĉi kompreni, ne eblas kompreni la romanikan arton. Konkrete, ne eblas kompreni la konsilian, kamparan varianton, klare malsimila al la nobela, reĝa, dinastia romaniko.

Endas ege bedaŭri ke preskaŭ ĉiuj studaĵoj pri la popola romaniko serĉas kompreni la verkon sen kompreni ties verkiston, la kamparanan kaj vilaĝan universon mezepokan. Estas bedaŭrinde ke la granda plimulto de la verkoj pri la romaniko limiĝas al la priskribo de la monumentoj, kun limigitaj klasifikaj kaj supraĵaj estetikaj kriterioj, foje obskurismaj, senvaloraj aŭ eĉ esoteraj.

Pro tio malsukcesas la kompreno de kelkaj el la plej apartaj esprimoj de tiu estetiko, la ampleksa ĉeesto de manlaboroj kaj laboristoj, kio okazas en neniu alia okcidenta stilo, kaj la tiel nomata seksa, erotika kaj amora romaniko, ofte ricevanta vere ridindajn taksadojn.

Krome, ĉar memevidente, endas kompreni ankaŭ la unuan kristanismon, kies konkreta esenco estas sufiĉe malsama al tiu de la institucia eklezio, ĉar ĝi estas la sistemo de ideoj, kiu gvidas la plej grandan parton de la romanika arto.

La studo de la romanika arto estas ankaŭ rezisto-ago kontraŭ la reganta senkulturado, kiu forgesigas al ni niajn radikojn, kaj igas el ni klonajn estaĵojn homogenigitajn de la anglosaksa kaj anglalingva subkulturo devenanta el Usono.

Malmultaj historiaj kaj estetikaj okazaĵoj de la pasinteco povas alporti pli da instruoj profiteblaj por revolucio plibonigonta la nunajn vivstilon, koncepton de la subjekto, bazan mondbildon kaj politikan ordon, ol la Alta Mezepoko kaj la romaniko.

La okcidenta kulturo ne povas esti forigita unubloke, kiel faras iu nescianta, nihilisma ŝajnradikalismo, malhumaniga kaj kultanto de la stomako. Samtempe, multnombraj konkretaj esprimoj de triamondaj kulturoj kaj popoloj estas reakciaj, imperiismaj, eĉ netolereblaj, kaj la hodiaŭa deziro de larĝa plimulto el tiuj popolanoj estas la servila imitado de la negativaĵoj de Okcidento, unualoke la teknologio, la adorado al la mono, la senbremsaj deziro de povo kaj strebado al fizika bonstato, ĉio ĉi kun grava disdegno al transcendaĵoj kaj spiritaĵoj, esenco de ĉiu vera kulturo, ĉu orienta, ĉu okcidenta, kaj konformanta la kernaĵon de la reala homo.

La romanika arto estas pli ol nura arkitekturaĵo, kaj ĝia esenco tute ne limiĝas al ĝia religia flanko, ĉar ĝi rilatas al la tuta homa sperto, konkrete pripensita kiel integra travivaĵo, ege komplika kaj multflanka, kiu disvolviĝas en konkretaj epoko kaj loko.

Por eviti ke la romanika artaĵo estu nura porkonsuma vidallogaĵo, bela aĵo sed morta kaj enmerkatigita, utila nur por la turisma industrio, ĝi studendas en rilato kun la plej vibrantaj nuntempaj problemoj, nura maniero igi ĝin vivanta realaĵo, esperante ke ĝiaj enhavoj kaj estetikaj formoj kontribuos al pli bona kono kaj al efektiva plibonigo de la homoj kaj de la nuntempa socio.

La sperto de la romaniko postulas esploradon de la socio, kiu ĝin realigis, ĉar ĝi estas ŝtona konkretiĝo de ĝia sistemo de kredoj, ideoj, institucioj, celoj kaj valoroj. Tio devigas koni, eĉ se minimume, la historion de tia socio.

La romanika arto estas la nura el la stiloj de la estetiko specife okcidenta, kiu pritraktas, sisteme kaj ne fojfoje, aferojn tiom transcendaj kiom apartaj, kiaj la memregado per asembleoj, la manlaboro realigata de la popolanoj, kaj la erotika-amora agado. Pro tio indas ĝin aparte observadi, estimi, ĝuadi kaj pripensi.

Tradukita de Pedro Sanz


La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantaj en niaj medioj.