Manifesto de la organizo CGT okaze de la 1-a de majo de 2013
Je majo de la 1886a la laboristoj de Ĉikago travivis alfronton al la mastraro por malpliigo de la labortempo kaj por gajni tempon por siaj propraj vivoj, kiu devenis tutmonda simbolo pri la lukto kontraŭ la salajrata laboro.
Nia socio havas teĥnologion kaj rimedojn sufiĉajn por finigi la malsaton je la mondo kaj la laboron kvazaŭ kondamno. La nursola kialo, pro kiu tiu ĉi tielnomata “utopio” ne estas jam realo, estas la fakto, ke nia socio ne produktas por satigi la homajn bezonojn, sed por akiri ekonomian profiton. Ekonomian profiton por malplimulto el ekspluatantoj, kiu, por amasigi egajn privatajn kapitalojn, kondamnas la ¾ el la homaro al la mizero, la ceteran kvaronon al la laboro sub reĝimo de preskaŭsklaveco kaj la tutan mondon al la ekologia katastrofo. Tial la ĉefa lemo, kiun ni enskribu sur niaj flagoj estas tiu pri la abolo de la salajrata laboro kaj la reakiro de la socia amasigita riĉeco (kapitalo).
La senbrida konsumemo, kiun promesas al ni kapitalistoj kaj politikistoj (kaj kiun ni neniam ĝuas), estas nenio pli ol monero el plumbo, per kiu ili aĉetas niajn nescion kaj kunkulpon. Tial la dua celo de nia lukto ne povas esti alia ol la abolo de la ŝtato kaj la politiko. Justa kaj egaleca socio, organizita por la kolektiva feliĉo, ne povas esti regata de malplimulto, siavice regata de la koruptado kaj la interesoj de la grandaj entreprenoj. Tial ni enskribas sur nia flago: Rektan demokration kaj memregadon.
Ni ne estu trompitaj de politikistoj kaj profesiaj sindikatistoj. La problema ne estas “eliri el la krizo” por povi “labori denove kiel antaŭe”. La reala problemo radikas en tio, ke la kapitalismo estas la krizo de la homaro. Nur se ni finigas la kapitalismon kaj kreas socion, kiu sinbaziĝu sur la produktado por satigi realajn homajn bezonojn, sur la memregado kaj sur la rekta demokratio, la homaro rajtas esperi ankoraŭ iun estonton. La solvo ne estas tio, ke nia lando, nia raso aŭ nia metio devas esti pli konkurkapabla por surmonti la ceterajn landojn, rasojn aŭ metiojn por tiel “eltiri sin el embaraso”. La nursola ebla solvo estas tutmonda solvo, sinbaziĝanta sur la abolo de la landlimoj, la solidareco kaj la interhelpo.
Por la abolo de la kapitalo kaj la ŝtato
Por la memregado kaj la rekta demokratio