Prenu belan pokalon kaj verŝu du fingrojn da cigana muziko,
unu da jida, unu viglan gluton da roko, kaj dronigu la tuton en abunda bano de
ritmoj kaj sonoj el slavaj landoj, sed precipe lasu jOmOn aldoni esperanton kaj
servi al vi tiun mirigan koktelon kiu transportos vin en mondon tiom familiaran
kiom konfuzigan ekde la unua gluto!
Tiu ĉi nova KD, konsumenda sen modero, estas fakte kvazaŭ duobla albumo de pli
ol unu horo, kiu kunigas jOmOn, liajn fidelajn kompanojn Liberecanoj, kaj la
ensemblon de tradicia slava muziko Solniŝka. La ekzerco povus ŝajni hazardeca
por tiuj kiuj konas la viglan kaj bazecan rokon "JoMo kaj LIBERECANOJ",
kaj neniu alia certe majstrus ĝin per tiom da brilo.
La rezulto estas unika sperto kiu preskaŭ pensigus al ni ke roko venas de Rusio
aŭ Ukrainio, kaj sen vere aŭdaci tion diri, rakontas tamen ĝian historion,
neniigante samtempe kelkajn malnovajn limojn kiuj rezistas nur pro kutimo.
Se vi ne timas perdi viajn gvidomarkojn, do, tiam tiu ĉi albumo estas por vi!
Vidu rilatan videoklipon.
Aŭskultu muzik-peceton.