VUALO  DE  L'  SILENTO

Ĝura, SAT, 1997, 168 p.

Juna kabilino estas mortkondamnita de sia familio, ĉar ŝi transpaŝis la praajn regulojn kaj elektis kiel vivkunulon francon kaj generis kun li infanon. Tio okazas en Parizo, en 1987, kaj la viktimo de tiu "punekspedicio" estas ja la aŭtorino mem de tiu libro.

En Vualo de l’ Silento ŝi ne nur rakontas tiun dramon. Ŝi ankaŭ kunprenas nin en la magion de la kabila montaro, priskribas la tragikan folkloron de la helpdomaroj por gastlaboristoj, kaj vipas sen ia ajn politika antaŭjuĝo la nekredeble arkaismajn vivkondiĉojn de iuj islamaj virinoj en la nuntempa Eŭropo. "La vualo", kiun la aŭtorino levas ĉi tie, najbaras al seriozega aktualaĵo, kiu ne estas limigita – tion oni vidos sur tiuj paĝoj – nur al la surmeto de speciala kaptuko.
Travivita romano, subskribita per sango kaj de kiu oni eliĝas konsternita, alipensanta, admiranta kaj informita.