NOVA  ESPERANTO - ĈINA  VORTARO

Diversaj aŭtoroj, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Beijing, 2000, 402 paĝoj, 16 cm

Tiu ĉi vortaro aperis post mallongigo de la Esperanto-Ĉina Vortaro, eldonita en 1990 kun Hongfan kiel ĉefkompilinto. Dum la rekompilado oni forstrekis multajn arkaismojn kaj malfacilajn vortojn, ke la nova vortaro kun 45862 artikoloj taŭgas por komencantoj kaj ankaŭ por progresintoj. Kiel poŝvortaro, ĝi estas facile portebla kaj bone disponebla por ĉinaj lernantoj de Esperanto kaj alilandaj samideanoj, kiuj interesiĝas pri la ĉina kulturo.