POR  TUTMONDA  CIVITISMO  -  LA  NECESA CIVITANA  EDUKADO

Andrée Gaymard-Rollet, SAT-Broŝurservo, 1990, 76 p.

Jen komentoj de Valo, aperigitaj en Sennaciulo (julio 1990):

"... Antaŭ kvardeko da jaroj, la movado lanĉita de Garry Davis por tutmonda civitaneco komence trafis grandan sukceson, sed baldaŭ estingiĝis kiel pajlofajro - kaj plu floradis ĉiuj kaj ĉiaj naciismoj; tutmonda civitaneco ŝajnis tre malproksima utopio.

Nun en multaj diversaj lokoj la historia evoluado subite akceliĝis. Samtempe estas denuncataj gravegaj atencoj kontraŭ la tutplaneda ekologio, kiu necesigas tutplanedajn kontraŭrimedojn. Informite de kelkaj scienculoj, pli kaj pli multaj homoj ekkonscias pri tiaj problemoj. Nun la problemoj pri tutmonda ekonomio kaj ekologio priokupas la publikan opinion kaj la politikajn instancojn en multaj landoj. Oni ekkomprenas, ke la solvoj estas troveblaj nur je tutplaneda skalo, tutmondismo fariĝas racie konceptebla, kaj tutmonda federacio ekaperas en proksima horizonto. Tial ne estas tro frue por prepari la nunajn infanojn, estontajn plenkreskulojn de la venonta jarcento, al tiu nova koncepto.

La granda pedagogo Freinet montris, ke civitismo necesigas edukadon sur etika bazo. La civitano devas kompreni kaj senti, ke ĝi estas solidara de siaj samcivitanoj: t.e. de siaj samlandanoj, sed morgaŭ de ĉiuj homoj.

Por etendi la koncepton pri civitaneco de la nacio al la tuta homaro, oni renkontas diversajn malfacilaĵojn, ekonomiajn kaj moralajn: antaŭjuĝojn, tabuojn, hereditajn kutimojn, kiuj konsistigas la diversajn kulturojn. Andrée Gaymard-Rollet analizas tiujn malfacilaĵojn, klare difinas ilin kaj provas determini praktikajn solvojn en la lumo de du ĉefaj principoj, kiuj iafoje interkolizias: respekto al la fundamentaj homaj rajtoj, kaj respekto al alies kulturoj.

La dua parto de la libro (Aldonaĵoj) estas aparte interesa, ĉar ĝi tre konkrete pritraktas diversajn aspektojn de la demando. Entute tiu densa libreto estas pripensinda kaj konvinka. Ĝi plene montras la gravecon de la afero kaj la urĝecon de ĝia solvado.

La traduko farita de Daniel Durand estas bonega, kaj la materia prezento estas inda je la plej bonaj eldonoj de la Broŝurservo."