Tinĉjo kaj sia hundo Milu’ vojaĝas al Tibeto por sperti novajn aventurojn. Tradukita el la franca de H. Gonin.
La eldonon de tiu ĉi albumo zorgis Lille-Villeneuve-Esperanto, la Esperanto-klubo de la nordfranciaj urboj de Lille kaj Villeneuve-d’Ascq.
Tiu eldono fariĝis en 2005 por honorigi la internacian amikecan Esperanto-renkontiĝon “Boulogne 2005”, kiu memorfestis la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto okazinta en la jaro 1905 en Boulogne-sur-Mer (Bulonjo ĉe maro).
Ĝin malavare kaj dankinde subtenis la Departementa Konsilio de Nord kaj la Urbodomoj de Lille, Villeneuve-d’Ascq kaj Boulogne-sur-Mer.
La albumo “Tinĉjo en Tibeto” emfazas la toleremon, la amikecon kaj la solidarecon inter la diversnaciaj homoj. Esperanto ĝuste kontribuas al la disvolviĝo de tiuj valoroj tra la mondo.