TENERIFE

Haveno  de  la  Kruco  kaj  la  Papago-Parko

Francisco Herrera, Kanariaj Insuloj, 2009, DVD (1 horo)

Dokumenta filmo produktita de “Francisco Herrera Producciones” kun daŭro de unu horo, kaj prezentata en sep diversaj lingvoj: rusa, itala, franca, germana, angla, hispana kaj esperanta. Tradukis kaj prezentis la esperantan version Antonio Sarmiento.

Dum unu horo estas prezentataj la ĉefurbo Santa Cruz, El Puerto de La Cruz kaj La Orotava. La Karnavalo de Tenerifo estas konata internacie kaj la Papago-Parko estas unu el la plej grandaj en la mondo kun diversaj kaj abundaj bestaj specimenoj. En ĝi okazas allogaj prezentadoj de maraj estaĵoj kiel la delfenoj kaj aliaj, sed precipe de papagoj. Resume la DVD estas mirinda filmo pri rava kanaria insulo, naturo, arto, muziko, turismo, tipaj urboj, botaniko, metiartaĵoj kaj popularaj festoj. La plej bela memoraĵo pri feriotagoj en Tenerifo.

Mendebla ĉe la libroservo de UEA.