LA  TRAVIVAĴOJ  DE  LA  BRAVA  SOLDATO  ŜVEJK  DUM  LA  MONDMILITO

Jaroslavo Haŝek, SAT-Broŝurservo, 1995, 152 p.

Klasikaĵo de la ĉeĥa humuro. Tradukis Jozefo Ŝtadler. Senŝanĝa reeldono de la traduko de 1932.

"...Granda epoko postulas grandajn homojn, estas nekonataj herooj modestaj, sen la gloro kaj la historio de Napoleono. Analizo pri ilia karaktero mallumigus eĉ la gloron de Aleksandro de Makedonio. Hodiaŭ vi povas renkonti en la stratoj de Prago ĉifonetan viron, kiu mem ne scias, kion vere li signifas en la historio de la nova granda epoko. Li iras sian vojon modeste, ĝenas neniun kaj ankaŭ ne estas ĝenata de ĵurnalistoj, kiuj petus lin pri intervjuo. Se vi demandus lin, kiel li nomiĝas, li respondus al vi simple kaj modeste: "Mi nomiĝas Ŝvejk...".