SURVOJE  AL  INTERNACIO  DE  PROLETA  ESPERANTISTARO

 Adolf Schwarz, Pres-Esperanto, Sofio, 1992, 223 paĝoj, 21 cm

La germana laborista esperantisto Adolf Schwarz ĝuste titolis sian verkon Survoje al IPE. Legante jenan libron oni vere akiras sufiĉe klaran ideon pri tiu vojo, kiu laŭ la aŭtoro estis la sola irenda al fondo de klaslaborista revolucia E-organizaĵo.

La prezentitaj materialoj estas saturitaj per la senpera spiro de la koncerna epoko. Ili donas plenan eblecon al ĉiu fari proprajn personajn konkludojn ne influate de kiu ajn. Nature, tiuj konkludoj certe estos tre variaj, iam eĉ kontraŭdiraj al aliaj. Ja ĉiu rajtas libere formuli sian opinion.

La valoro de la farita de Adolf Schwarz pena laboro konsistas nome en tio, ke li faciligas nin ĉiujn pensi memstare kaj lerni el la pasinteco por pli bone kaj motivite skizi la aktualan kaj estontan agadon de la ĝenerala Esperanto-movado.