SURKLIFA

Serĝo Elgo, IEM, Vieno 2000, 214 paĝoj, 23 cm

Pri misteraj okazaĵoj en surmonta vilao.

Jen recenzo de Donald Broadribb, kiu aperis en la revuo "Monato":

Ĉi tiu estas rimarkinde interesa romano de rimarkinda verktalentulo. Ĝis nun la (pseŭdo)nomo Serĝo Elgo ne multe rolas en nia literaturo, sed ĉi tiu romano pruvas, ke li nepre meritas lokon apud, nu, se ne apud Trevor Steele, tamen tre proksime al li.

'Surklifa' estas dektektivromano, sed tio ne timigu neamantojn de tiu literatura ĝenro, ĉar la detektivo, Inspektoro Kramer, rolas nur kiel preteksto por reliefigi la verajn ĉefrolantojn en la romano. Efektive, li detektas nenion - eĉ ne estas certe, ĉu estas io detektinda, ĝis la plej lastaj paĝoj de la romano, kiam tiu demando trovas respondon.

'Surklifa' estas tre trafa priskribo de aro da rolantoj; ĉiu havas propran karakteron, neniu el ili estas kliŝa kartonaĵo kiel tre ofte okazas en krimromanoj. Leginte la libron, oni sentas koni plurajn tre verajn personojn, oni konas la internon de ilia psiko, iliajn emojn, iliajn timojn, iliajn idiosinkraziojn. Estas malfacile kredi, ke ili estas nur imagaĵoj, venintaj el la menso de la aŭtoro. Nepre ili ja ekzistis, ĉu ne? - Nu, verŝajne ne. Sed la aŭtoro tre bone konas la homan specion kaj ĝiajn detalojn.

Teme, la romano unue aspektas relative simpla. Okazas aŭtoakcidento, iu ne-tre-grav-ulo mortas. Ĉar la detaloj de la evento estas tre malklaraj, la polico devas rutine enketi.

Kio plej impresas, estas ke la aŭtoakcidento identas kun tia akcidento en precize la sama loko antaŭ kelka tempo. Ĉu nur hazarde? Se ne, do kial ne?

La unua mortinto estis la unua edzo de la relative juna virino Anna, kiu nun estas la edzino de la posedanto de Surklifa, eleganta domo, kiu situas, kompreneble, sur alta klifo. La vojo de tiu domo al la publika ŝoseo estas tre malbonstata privata vojo, kaj la pereintaj veturigantoj de la aŭtoj ŝajne perdis regon de la aŭtoj; la aŭtoj veturis trans la randon de la klifo, eksplodis; mortis la veturigantoj. La unua mortinto estis la edzo de Anna. La dua mortinto estis vizitinta Annan.

Eble, ŝi povas informi, ĉu la vizitinto tro drinkis, ĉu li estis moroza, distrita, aŭ ĉu eble li simple trorapide veturigis la aŭton sur la ĝiroplena vojo? Anna povas doni nenian utilan informon. Ŝia nuna edzo tradormis la tutan eventon, do ankaŭ li nenion scias. Kelkaj klaĉuloj en najbara vilaĝo volonte donas detalojn, plejparte (aŭ eble tute?) elpensitajn.

Ni renkontas ankaŭ la fraton de Anna, Ivan, kiu ege malsimilas al ŝi aspekte. Ĉu eble li kaj lia fratino amoradis, kaj temas pri incesto? Ĉu eble tio estis la fono de la du akcidentoj? Se jes, kiel? Necesas koni la animojn de ambaŭ. La respondo estas interesa.

La klaĉemuloj en la vilaĝo ankaŭ estas bone priskribitaj. Ni legas pri unu el ili tre detale, viro kromnomata Belkrura (ĉar li perdis ambaŭ krurojn, kompreneble). Li fascinas inspektoron Kramer, kaj ankaŭ nin. Ankaŭ lian animon ni profunde ekkonas. Nu, li ne rolis en la akcidentoj; sed liaj klaĉaĵoj estas tre interesaj, kaj neanticipite utilaj.

Sufiĉe pri la temo de la romano. Por vere koni ĝin, necesas legi la romanon. Tio estos plezuriga por vi, ĉar ĝi rangas inter la dek plej bonaj originalaj romanoj de nia Esperanta literaturo. Do legu, kaj ĝuu.