LA  BELA  SUBTERA  MONDO
Libro  pri  grotoj

Leander Tell, J. Régulo, La Laguna, 1959, 95 p., 24 cm.

Tiu ĉi libro, ilustrita per belaj fotoj de naturfenomenoj kaj arĥeologiaj trovaĵoj en grotoj tra la tuta mondo, estas rezulto de multaj ekspedicioj subteraj, de legado de granda kaj grava literaturo kune kun korespondado kun aliaj grotamantaj tutmondaj spertuloj. La aŭtoro, Leander Tell, esploris pli ol mil diverslandajn grotojn, kaj faris novajn eltrovojn, antaŭ ĉio en la vasta subtera grotara akvosistemo de Lummelunda sur la insulo Gotlando (Svedio), kiu de tiam fariĝis grava turisma celo. Li estas bone konata en la internaciaj fakaj rondoj.