LA  SONETOJ

William Shakespeare, Edistudio, Pisa 1981, 326 paĝoj, 21 cm

Dulingva: Esperanto-angla. Tradukis William Auld.

Jen komentoj de Humphrey Tonkin:

Tiu pinto de la soneta arto, la sonetaro de Shakespeare, nun aperas en traduko de unu el niaj ĉefaj poetoj, William Auld. Ĉiam la sonetoj de Shakespeare prezentas kvazaŭ defion al la tradukanto. Iliaj delikate skulptitaj linioj, iliaj kadencoj kaj figuroj, iliaj aludoj kaj eĥoj — ĉio ĉi malfacile transiras de lingvo al lingvo. Kvankam Shakespeare estis ido de sia epoko kaj sia kulturo, la voĉo, kiu parolas al ni el la sonetoj (tiu sola kaj simpla voĉo, kiu restas kiam la aktualaj aludoj, la hazardaĵo de la erao, la parolturnoj de la poezia tradicio, estas ĉiuj glositaj kaj enfakigitaj), estas la voĉo de ĉiu homo, kiu frontas la misteron de la memo. Neniu alia verko tiel pure prezentas al ni la psikajn kontraŭdirojn de la homa kondiĉo — ĉiam kaj ĉie kaj ĉiel. Jen la tereno de la homa menso, tiel kara sed tiel febla, sur kiu devas konstruiĝi la remparoj de la homeco. Ĉu ĝi kapablas ilin elteni?