LA  VERAJ  INTERPAROLADOJ  DE  SOKRATO

Han Ryner, SAT-Broŝurservo, 1999, 168 p.

La legenda figuro de Jesuo, kiu nenion skribis, estas evidente misformita en la naivaj verkoj de la 4 Evangeliistoj. Tial Han Riner volis restarigi pri ĝi koheran bildon, kiun li titolis "La Kvina Evangelio" (ekzistas E-traduko ĉe SAT-Broŝurservo). Ankaŭ Sokrato ne postlasis skribojn. Ni konas lin nur pere de Ksenofono kaj de la die elokventa Platono. Sed Han Riner klare vidis, ke tiuj malfidelaj amikoj kaj sinpretendaj disĉiploj perfidis sian majstron, lerte travestiante lian penson kaj lian instruon. El tiu liberpensulo, kiu (laŭ ilia propra atesto) sin proklamis mondcivitano, kaj malamis la "skribitajn leĝojn", al kiuj li kontraŭmetis la naturajn neskribitajn leĝojn, ili faris pian kredanton pri la Helenaj dioj, respektanton kaj obeanton al la skribitaj leĝoj de la civito. Tial Han Riner provis rekonstrui verŝajnan, koheran Sokraton per tiu ĉi verko atribuita al fidela disĉiplo Antisteno.

La mirinda stilo de Han Riner, imite al la Sokrataj dialogoj transkribitaj de Platono, bone speguliĝas en la lerta traduko de Lanti. Tiu libro estas bela kaj densa, plena de profunde pripensigaj ideoj (R. Laval, SAT-Amikaro, aprilo 1979).