SIN  NUTRI  EN  LA  NATURO

Edmond Dazun kaj André Andrieu, SAT-Broŝurservo, 1995, 224 p.

Enciklopedio de kelkcent manĝeblaj plantoj kreskantaj en la naturo. Ilustritaj per preskaŭ 300 desegnaĵoj.

"Tiu ĉi broŝuro helpu al naturamantoj ĝui sovaĝan nutraĵon. Ni pensu ankaŭ pri mortmalsatantoj tra la mondo, kiuj kelkfoje ne scias uzi nutraĵojn facile atingeblajn. Kvankam tiu listo de manĝeblaj plantoj estas pli longa ol multaj aliaj publikigitaj en naciaj lingvoj, ĝi ne celas esti kompleta. Ne enestas ĉi tie plantoj, kies uzebleco estas duba aŭ riska. Por altiri la atenton sur la fakton, ke plantoj povas esti danĝeraj, enestas dua parto, "Venenaj aŭ Danĝeraj Plantoj", kiu enlistigas la plej kutimajn.

La fitoterapia uzebleco estas menciita kiel plia garantio pri neveneneco, ĉar temas pri plantoj uzeblaj infuze aŭ dekokte, ne pri tiuj uzataj nur de farmaciistoj por fari medikamentojn uzeblajn nur sub kuracista kontrolo, kiaj plantoj povas esti tre toksaj." (Eltiraĵo el la antaŭparolo)