SFEROJ  10

Miguel Gutiérrez Adúriz, Grupo Nifo, Santander, 2000, 206 paĝoj, 21 cm

21 sciencfikciaj rakontoj kompilitaj de Miguel Gutiérrez Adúriz. Originale verkitaj en Esperanto. Mariana Evlogieva skribis recenzon por la revuo Monato, jen ĝi ĉi sube:

Bunta abundo

Kiam mi ricevis por recenzo la dekan volumon el la serio Sferoj, mi malpakis ĝin kun eta timo. Neniam antaŭe mi legis libroforman kolekton de sciencfikciaj noveloj originale verkitaj en Esperanto de pluraj aŭtoroj. Aliflanke, mi legis sufiĉe multajn altnivelajn librojn de tiu speco en aliaj lingvoj, ankaŭ bonajn tradukojn al Esperanto. Do mi timis, ke la libro elrevigos min, se mi – neeviteble – komparados dum la legado.

Bonŝance por mi, por la eldonantoj kaj memkompreneble por la esperantaj ŝatantoj de sciencfikcio kaj fantasto, mia timo estis vana. Inter la kovrilpaĝoj de Sferoj-10: Kosma polico kaŝiĝas libro, kiu ornamus ĉies librobreton ne nur per sia bonstila fasono, sed ankaŭ per sia atentokapta tekstaro. Laŭ mi, la kolekto superas la mezan nivelon. Tio estas vere ĝojiga, se oni konsideras, ke la kompilanto Miguel Gutiérrez Adúriz, kompare kun kompilantoj de nacilingvaj novelkolektoj, disponis pri dekoble, eĉ centoble malpli da aŭtoroj kaj eble miloble malpli da verkoj.

La kolekto enhavas 21 rakontojn de 15 aŭtoroj el diversaj landoj. Ĉiun rakonton akompanas bildo speciale desegnita por ĝi.

La temaro varias. Ne mankas provoj respondi al "eternaj" demandoj: pri la deveno de la homaro (en Genobanko de Kovács Béla); pri la rilatoj inter ambaŭ seksoj (en Meti limon de Sten Johanson); pri la ekzistorajto de homaro, kiu naskis ŝtatestrojn kiel Hitler (en Ondoj de Claus Günkel).

Traktataj estas ankaŭ temoj tipaj por sciencfikciaj verkoj. István Nemere igas lotemulon veturi per tempomaŝino en Lotema, kaj en Morto en la kosmo li igas la leganton dubi, ĉu reprezentantoj de diversaj mondoj povus senprobleme rekoni unu la alian. En Nenuligebla decido Arnoldo Aguila prezentas interesan interpreton de la rilatoj inter homo kaj roboto.

Estas nek hazarde, nek mirige, ke relative multaj aŭtoroj traktas temojn, kiuj rilatas al lingvoj kaj interkomunikiĝo – male, mi mirus, se tiu problemaro mankus en verkoj de esperantistoj. Inter tiuj rakontoj (iuj el ili ŝajnas al mi iom eseecaj kaj deklaraciecaj) menciindas La mesio de Jorge Camacho.

Tre interesaj estas la sciencfikciaj interpretoj de movadaj problemoj. Al tiu grupo da rakontoj apartenas du el la plej atentokaptaj kaj amuzaj verkoj en la kolekto: Kosma civitaneco de Abel Montagut kaj Jara kongreso de BEAB 2025 de Will Green.

En Sferoj-10: Kosma polico aperas iuj interesaj ideoj, kiuj miaopinie meritas pluan traktadon kaj evoluigon, en eventualaj novaj verkoj. Ekzemple, en La sekreto de Irena Giulio Cappa inventis Telepolicon, kunigante policon kaj televidan ĵurnalismon. Cetere, ne la Telepolico estas la sekreto de Irena – sed kio ĝi estas, mi nun ne malkaŝu.

Se la temaro jam vekis vian intereson, karaj legontoj de Sferoj-10: Kosma polico, vi sciu, ke vi ĝuos ankaŭ la stilon de la aŭtoroj – la verkistan rutinon de István Nemere, la rakontistan lertecon de Liven Dek, la eruditecon de István Ertl, la humursenton de Will Green, ktp.

Resume: Kiel sciate, pri gustoj oni ne disputu. Do, se vi decidos sendispute fidi mian guston pri libroj, kaj se vi bezonas donacon por legema Esperanto-amiko aŭ por vi mem, Sferoj-10: Kosma polico estus trafa elekto.