SALUTON !

Esperanto  aŭtodidakte

Audrey Childs-Mee, UEA, Rotterdam, 2002 (7a eldono), 194+40 paĝoj, 21 cm

Audrey Childs-Mee (1926-1990) estis unu el la plej popularaj instruistoj de Esperanto. Tiu ĉi rektmetoda lernolibro de la Internacia Lingvo rezultas el ŝiaj spertoj pri instruado en multaj landoj. Saluton! Esperanto aŭtodidakte taŭgas por internacia uzo en memlernado kaj kursoj. Pri ĝia sukceso atestas, ke ĝi nun aperas jam en la sepa eldono.

Jen eta komento de Reza Kheir-khah:

Tre bona lernolibro Saluton kaj la plej populara, nuntempe estas vaste uzata en Tajvano. Ni uzas ĝin por instruo en la mezalta lernejo, kie 24 studentoj lernas Esperanton kaj ankaŭ por aliaj kursoj. En la jaro 2005 Tajvananoj mendis 60 ekzemplerojn de tiu libro kaj tiu nombro povus esti rekorda en la mondo.

Sed kial ni elektis ĝin? Ĉar ĝi estas lerte verkita por esti aŭtodidakta lernolibro. Ĝi havas multajn bildojn por klarigi gramatikaĵojn kaj ekzercoj troviĝas en la teksto mem.

Cetere ĝia kovrilo (balono suraera, en kiu sidas homoj el diversaj gentoj) estas alloga, aparte por junuloj.

Fine ni pensis ke kvankam ĝi estas pli kosta ol kutimaj lernolibroj, sed ĝia kvanto kaj kvalito ankaŭ estas ia prestiĝo por nia lingvo. Ne estas bona propagando, kiam ni uzas malalt-kvalitan libron aŭ eĉ foje kopiojn. Ĝia forpasinta verkisto S-ino Audry Childs-Mee, mem estis fama kaj lerta instruisto de la rekta metodo.