REVULA  SEZONO

Miĥail Povorin, Garik kokolija, Rusa Federacio, 2006, 56 min.

Jen la dua volumo de la kolekto de elektitaj titoloj de Miĥail kiu postsekvas al KD "Verula sezono" kaj respondas per la apenaŭ modifita titolo, "Revula sezono".

Kiel en la unua, tiu ĉi albumo estas sen artifikoj kaj sonas iom kiel viva registriĝo, kvankam la artisto estis ravita malkovri la multajn eblecojn de la moderna profesia sontekniko je la servo de la muzikistoj.

Inter aliaj mirakloj, Miĥail kaj Nataŝa (de Ĵomart & Nataŝa) registris du kantojn sen forlasi siajn respektivajn loĝurbojn, Miĥail en Moskvo, kaj Nataŝa en Stokholmo, kunkantante en "Pli bonas" sur tiu KD kaj Nataŝa sola en la unua "Mia kara amik'", tio pere de diĝitaj dosieroj tra interreto. Ankaŭ grandan dankon al Ĵomart pro la fidela restituo de la ĉarma voĉo de Nataŝa!

Notindas ankaŭ sur tiu albumo muzikajn aranĝojn por du esperanto-klasikaĵoj verkitaj de Julio Baghy "Stranga danco" kaj Raymond Schwartz "Miss Esperanto".

Aŭskultu muzik-peceton.