RELATIVECO  PER  BILDOJ

Wilfrid Atkinson, Wilfrid Atkinson, Eaestbourne, 2006, 100 paĝoj, 21 cm

Tiu ĉi libro estas la frukto de multaj jaroj da klopodado por klarigi la esencajn ideojn de Einstein kaj tiel transdoni la ĝojon de kompreno.

Por legi la tekston ne necesas universitata diplomo en matematiko – lerneja nivelo sufiĉas. Klaraj diagramoj ilustras la ĉefajn ideojn. Pli matematikemaj legantoj trovos aldonajn komentojn kaj klarigojn en apendico.

La libro signife pliampleksigas du artikolojn de la aŭtoro, kiuj aperis en Scienca Revuo. Li estas emerita urba inĝeniero, kiu ŝuldas la kernajn ideojn al emerita instruisto Roy Kearney.