RAT - MAN

Leo Ortolani, IEJ kaj JEFO, Partizánske, 2007, 128 paĝoj, 21 cm

El la itala tradukis Christina de Giorgi, Daniele Binaghi (projektestro), Filippo Zanozer, Luisa Oberrauch Madella.

La eldonaĵo enhavas kvin originalajn historiojn de Rat-Man tradukitaj en Esperanton, unu mallongan historieton omaĝe al la rathomo, kaj kelkajn informojn pri la historio de la komikso… temas pri bonega okazo por riĉigi la propran komiks-kolekton, por ekkonatigi Esperanton al junuloj, por profiti allogan studilon por gelernantoj, por fari donacon al komiksemula amiko, ktp.

Jen recenzo de Stefan MacGill, kiu aperis en la retejo de FEL:

Plia heroo por Esperantujo

Jen kvin eroj el itala bildstrio, prezentitaj en Esperanto. La unua (el 1989-96) titoliĝas La skuegaj originoj de Rat-man, el kiu oni rapide komprenas, ke temas pri parodio de la usona komikso Bat-man. Tiu kutimas funkciigi serĉlumilon, en kies lumo aperas vesperta silueto; ĉe Rat-man tio fariĝas formo, simila al la kapo kaj oreloj de Miki-muso.

La dua rakonto nomiĝas Rat-man kontraŭ la araneo. Tiu sekvas la tradicion de la originalo, ke Bat-man kaj liaj kontraŭuloj akiris siajn unikajn kapablojn pro eksterordinara evento – toksiĝo je mistera substanco aŭ mutaciiĝo pro nuklea akcidento aŭ simila, kun aludoj pri obstakloplena kaj maljusta juneco por klarigi la nunan kontraŭnorman konduton.

La minaco verda atakas en la tria rakonto – temas pri io pli organika ol esperantistaj brigadoj. Ĝi eskapas de la laboratorio de freneza sciencisto kaj Rat-man devas konfronti ĝin per sia kutima heroeco.

En la kvara rakonto rajdas en la vivon de Rat-man Ĉincja la Barbara, kiu emas esprimi sin per kantado de fragmentoj el popularaj anglalingvaj amkantoj. Cetere, konvene alloga virino sukcesis enplekti sin en ĉiujn el la aventuroj, sed Rat-man (kiel Bat-man) neniam sukcesas trovi tie daŭran kontentiĝon. Ĉi-okaze Ĉincja trudas sian volon al la malvolema Rat-man.

La lasta rakonto, eble la plej facile digestebla, temas pri Titanic 2000 – aludante la eventojn de la jaro 1912 kaj al la novjarmila apero de la samnoma eposfilmo. Ĉi-foje la ĉefa virina rolo estas plenumata per vivgranda blovpupo, kun speciala gasta rolo por la glacimonto. Adiaŭan bison provizas rakonteto pri tio, kiel Rat-man klopodas, sed malsukcesas aliĝi al sia unua Esperanto-kurso – verkita de Daniele Binaghi kaj desegnita de Andrea Rosetto, kiu estas intervjuita sur la sekvaj paĝoj.

La originalo havas italajn vortŝercojn, foje bone redoneblajn en Esperanto, dufoje klarigitajn per piednoto, en unu-du aliaj lokoj oni sentas, ke la originalo eble estis iom pli forta. Rat-man rompas ĉiujn el la kondut-reguloj por herooj; li ne estas aparte kuraĝa, liaj savplanoj kutime malsukcesas kaj li ĝuas preterkutiman malbonŝancon – en parodia stilo simila al tiu de Maxwell /maksvel/ Smart el la populara TV-serio el la 80aj jaroj – kaj retrovebla en nia E-mondo per kontrastigo de la spionoj 007 kaj 005.

La tuto estas pretigita per stila fideleco al la Bat-mana fonto, granda imagpovo, desegno-lerto kaj konvene densa spriteco.