RAKONTOJ  NE  NUR  ŜERCAJ

Vladimír Váňa, KAVA - PECH, Dobřichovice 2002, 128 paĝoj, 20 cm

Dudeko da mallongaj, spritaj rakontoj de Vladimír Váňa, inter kiuj kelkaj premiitaj. Ilustraĵoj de Pavel Rak.

Jen recenzo de Paul Gubbins, kiu aperis en la revuo Esperanto:

Ĝuebla kaj esplorinda mondo

Ĉu ŝerco, ke la unuaj rakontoj en la kolekto Rakontoj ne nur ŝercaj estas la plej nuraj kaj la plej malŝercaj en la tuta libro? Oni povus facile senkulpigi leganton, kiu, tramaĉinte dekon da paĝoj, forĵetus la volumeton, kredante sin trompata de la aŭtoro kaj eldonejo. Tamen per pacienco venas, se ne ĉi-foje scienco, scio - scio, ke la mondo de Vladimír Váňa certe esplorindas.

La rakontoj, entute 19 plus ne tre konvinka teatraĵeto, plejparte radikas en la socialismo de la 60-aj jaroj. Kiel grava estas la plano, ekzemple, primokas la tiaman ŝtatismon: kamparano kantigu unue ŝtatigitan kanarion, poste bovon, ĉar "ŝtata plano estas ŝtata plano: tiun oni ne povas ŝanĝi" (p. 74). Simile, burokratismo estas la celo en Kiel kondutas al ni kelkaj oficistoj.

Sed plej memorindas la rakontoj, kiuj transsaltas la epokon, en kiu ili estas koncipitaj, kaj kiuj fariĝas senepokaj, do ĉiamaj, ĉiesaj. Ekzemple Kisteho: tie ĉi ĉefrolas avareco, trompemo; temoj eternaj, klasikaj, tamen en la rakonto de Váňa freŝaj, aktualaj. Klarigo de kisteho - kiun mi ne malkaŝas - troveblas en la rakonto (ne en vortaro) kaj miaopinie bone resumas la filozofion de Vladimír Váňa.

Same vantemo: legindas Kiel mi eniris Parnason kaj Kelkaj konsiloj, kiel facile kaj rapide fariĝi verkisto. Jen juveloj, kiuj per simpla, klara lingvo brilas. En Kelkaj konsiloj ... ni lernas, ke redaktoro devenas de redoktoro, ĉar redaktoro devas esti ia doktoro, ia kuracisto de ĝis nun ne eldonitaj verkoj (p. 48). Trafe!

Kaj nepre menciindas la - jam konata - absurda sed klasike komika Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo. La stilo kaj enhavo memorigas pri la rakontaro de J. H. Sullivan - sed juĝu, ĝuu vi mem. Ĉiaokaze valoras akiri la libron, se nur pro la Váňa-a leporo - kiu permesas indulgeme pretervidi etajn presmakulojn (ekzemple en la teatraĵeto, kie meze de kursivigitaj frazoj - literoj foje malkursiviĝas). Jen eble kroma ŝerco en la plejparte ĝueblaj Rakontoj ne nur ŝercaj.