RAKONTOJ  ĈE  KANDELA  FLAMO

Kazimierz Szczurek, SAT-Broŝurservo, 1997, 76 p.

Ĉe la lumo de kandelo, en eleganta stilo, Kazimierz Szczurek rakontas... kaj donas al ni konfirmon de sia granda talento. Kun plezuro oni legus plu, sed eble la kandelo, ve, estingiĝis fine de la oka rakonto...

"Kaj kion diri pri la novelaro rakontita de kandelo? Ĉiu novelo lasas neforgeseblan impreson, precipe tiu de la junulino ege laborema kaj brava, sed kun monstraj kruroj, kiu servas en restoracio de ne plu juna paro. Sed vidvo, ankaŭ li posedanto de restoracio, petas ŝian manon kaj ŝi akceptas. La mastrino, kiu ne volas perdi ŝin, avertas, ke li celas nur ŝian laboremon. La junulino tamen ne cedas, ĉar ŝi estos almenaŭ mastrino kaj ne plu servistino. Tiu rakonto tremigas sentemulojn, tiel majeste ĝi estas priskribita. Vere, la plumo de Kazimierz Szczurek meditigas!..." (Lina Gabrielli, revuo 'Laŭte!', septembro 2000)