LA  RAJTO  DE  PIGRO

Paul Lafargue, SAT-Broŝurservo, 1994, 32 p.

Jen komentoj de Roland Levreaud en "Laŭte!" (junio - 1974):

"Dank' al tiu pamfleto, Paŭlo Lafargue riĉigis en 1880 la socialisman - kaj pli larĝe la satiran - literaturon per aparte spica peco. La hodiaŭ leganto trovas rekompencon en du elstaraj trajtoj: la vigleco de la tono, la aktualeco de la enhavo. Tuj ĉe la komenco Lafargue vipas, ĉe la proletoj de kapitalismaj landoj, tiun kontraŭnaturan frenezon, kiu puŝas ilin al senspira laboregado. La oficialaj pensuloj sanktigis la labordevon, el kiu rezultas intelekta kaj korpa degenero. Honton al la trompitaj revoluciuloj, kiuj postulis en 1848 la rajton al laboro!... ktp.

Kompreneble, mankas al tiu pamfleto nek la paradoksoj, nek la kontraŭdiroj, nek la provokemo, evidenta jam ĉe la titolo. Sed ĝuste la tono estas tiel vivplena, la sprito tiel vigle ŝprucas el ĉiu paragrafo, ke ĉiu kontraŭa argumento finiĝas per nebridebla rideto. Aliflanke oni renkontas tute aktualajn temojn, kiuj lokas tiun centjaran verketon inter la rektajn pionirojn de majo '68. La fundamenta temo mem konservas sian valoron, eĉ trans la moderna leĝaro, en nia tempo de kromaj laborhoroj. Lafargue vipas ankaŭ: la falsadon de produktoj destinitaj al pli rapida renovigo, la amasan detruon de "troaj" varoj, la rolon de la modernaj armeoj celantaj pli la "internan malamikon" ol la eksteran. Ĉu ne profeta tiu frazo: "La granda problemo de la kapitalisma produktado... estas malkovri konsumantojn, stimuli iliajn apetitojn kaj krei al ili falsajn bezonojn"? Kelkloke la teorio de la Movado por Abundo eĥas el liaj ideoj pri la rolo de la scienco kaj de la maŝinoj. Li rimarkigas, ke reduktita labortempo tute ne malfavoras la produktivecon. Kaj li epikure laŭdas la popolan "feston"... Tial mi povas garantii al vi veran plezuron en lia kunesto..."