POEZIO

ARMILO  ŜARGITA  PER  FUTURO

Miguel Fernández, SATeH, 2013, 363 p., 21 cm.

Poezio: armilo ŝargita per futuro estas ne simpla kompilo de multnombraj poemoj (entute 182 el 35 aŭtoroj), sed vaste komentita antologio de ĉefe hispanlingvaj engaĝiĝintaj lirikaĵoj zorge elektitaj kaj esperantigitaj kun rigoro kaj poezia sento.

Pere de ampleksa historia enkuntekstigo kaj plej diversaj notoj kaj klarigoj, la kompilinto kaj ĉeftradukinto (170 poemoj), Miguel Fernández, E-poeto kaj studemulo pri hispana poezio, faras kompreneblaj kaj ĝueblaj versojn plej kompleksajn kaj igas la leganton gustumi la dolĉon kaj profundon de unuavide plej leĝeraj. Inverse, pere de la tuto el la kolektitaj poemoj, li gvidas nin en la koron de la hispana popolo; en ties, ordinare, mise aŭ ne bone konatan historion; en ties lumojn kaj ombrojn.

Konscia pri la graveco de ĉi verko kaj sen ajna dubo pri la varma akcepto, kiun ĝi ĝuos laŭmerite en laboristaj medioj –kaj, ĝenerale, en Esperantujo–, SAT en Hispanio (SATeH) lanĉis ĝin kiel unu el la ĉefaj realigoj de la 86a SAT-Kongreso en Madrido.

Miguel Fernández naskiĝis en 1950 en Granado. En 1968 li transloĝiĝis al Madrido kaj ekstudis en ties Politeknika Universitato. Iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF, kunfondinto de la Ibera SkoloIbera Grupo de E-verkistoj. Verkoj: poemkolektoj Ampoemaro (aperinta kadre de Ibere libere) kaj El miaj sonoraj soloj; rakontoj kaj noveloj en Ekstremoj; prelegoj-eseoj Sur la spuroj de Federico García Lorca kaj Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas (La Ibera Grupo: dudek jaroj da amikeco kaj kreado); tradukoj Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba, de Federico García Lorca, Ĝis tagmezo alvenos, de Ignacio Aldecoa kaj Miguel Hernández, poeto de l’ popolo, komentita antologio de poemoj de Miguel Hernández.

Kaj jen la prezentado de la verko dum la madrida SAT-Kongreso: