LA  POEMO  DE  RODANO

Frederi Mistral, SAT-Broŝurservo, Parizo, 1988, 136 p., 21 cm.

Nobel-premiito en 1904, F. Mistral verkis en la rodanprovenca dialekto, aparte belsona. En La Poemo de Rodano, lia lasta granda poemo, estas elvokita la vivo de la Rodanaj ŝipistoj, sed al tiu ĉefa temo aldoniĝas dua, la rakonto pri la kvazaŭ magia amligo inter Vilhelmo, princo de Oranĝo kaj la orserĉantino Angloro.

Tradukita el la provenca de R. Laval. Kun antaŭparolo de M. Duc Goninaz.