LEGENDO  PRI  LA  BELA  PEKOPENO  KAJ  LA  BELA  BOLDURA

Viktoro Hugo, SAT-Broŝurservo, 1988, 70 p.

Ĉerpita el "Le Rhin" (Rejno), tiu fantasta fabelo, inspirita de pluraj germanaj legendoj, sed tute reprilaboritaj kaj kunfanditaj per la genia imago de la granda romantika poeto, estas legebla el pluraj vidpunktoj: beletristika, filozofia, eble ankaŭ psikanaliza...