LA  PEDALAŬTO

Ramón Barea, Sherlock Films, Madrid, 2005, 94 min.

Filmo kunverkita kaj reĝisorita de Ramón Barea. Ĉefaktoras: Alex Angulo, Rosana Pastor kaj Pablo Gómez. Entenataj du versioj: la hispana kaj la eŭska. Subtitoloj en la franca, angla kaj esperanto.

La protagonisto, interpretita de Alex Angulo, parolas Esperanton kaj dum la filmo la lingvo havas fonan rolon. Jen la filmskemo:

Dum la Pasko 1959a, en la tragikomedia socia pejzaĝo de Hispanujo, radioplena kaj de malmult-vataj ampoloj, okazas la fabela sentoplena rakonto de naŭjara infano, Pablito.

Pablito deziras pedalaŭton kiun li vidis en montrofenestro proksime de sia hejmo. Lia familio –malbonŝanca meza klaso–, suferas la insidan familian premadon de la alia parto de la familio –meza klaso bonŝanca kaj de bona influpovo–. Lia deziro por la aŭto kaj la espero ĝin atingi, de liaj gepatroj tenata, vojaĝigas la infanon, ŝparmonujon ĉemane, en strangan itineron tra la surpriza kaj bunta mondo familia, plena de mensogoj kaj ĉantaĝoj. Pablito sente transvivas tiun etoson graŭ sia kapablo image atingi la respondojn kiujn liaj gepatroj kaj instruantoj ne donas. Pablito kreos sian propran feliĉan finon.