EL  LA  “PENSOJ”  DE  BLAZIO  PASKALO

Blazio Paskalo, SAT-Broŝurservo, 1986, 92 p.

La tradukinto (Valo) “flankenlasis la partojn kun teologa aŭ pure religia enhavo, ankaŭ kelkajn fake filozofiajn, elektante tiujn kun pli ĝenerala signifo”. Tiu konservita ekstraktaro estas certe tio, kion povas ignori neniu kulturama homo.