LA  PANEO

Serĝo Elgo, IEM, Vieno 1998, 159 paĝoj, 23 cm

Dek du rakontoj de la konata aŭtoro krimromana.

Jen recenzo de Mateo McLauchlin, kiu aperis en la revuo 'Fonto', n-ro 227 (novembro 1999):

Mi iom surpriziĝis kiam oni petis ke mi recenzu ĉi tiun libron, ne plej malmulte ĉar mi neniam faris ion tian antaŭe. Mi tradukis, novelis, poemis, sed neniam recenzis antaŭe. Sed kial ne! Novaj spertoj spicigas la vivon. Kaj fakte, se la bedaŭraj antaŭdiroj de miaj gepatroj veriĝos kaj mi malsatos pro tro malmulta enspezo el miaj poemoj, almenaŭ mi scios kiel verki legeblan recenzon, por pripagi la panon.

Kaj do fine venis ĉi tiu belkovrila volumo, "La Paneo", de Serĝo Elgo, el IEM (Vieno). Kaj mi tralegis ĝin, ŝalte-malŝalte, dum preskaŭ monato, malgraŭ ĝia maldikeco. (Se mi senos je laboro kaj devos recenzi, mi ne kredas ke mi havos tian problemon.) Temas pri novelaro, ĉiu novelo okazanta en Francio; tie la samecoj ĉesas. Aŭ fakte ne - verdire ekzistas alia sameco: ĉiu novelo temas pri ia paneo - katastrofa fuŝiĝo de ia grava afero, aŭ eĉ de la realo mem.

La pli rutinaj noveloj inkluzivas "Elvira", "Fotobildoj", "Respegulaĵoj" kaj "Branĉofaskoj". Oni malfacile trovas priskribon por ili krom rutinaj, kvankam bone skribitaj kaj poluritaj. Ili kvar temas pri amo. Sciatas ke oni devas suferi por verki, kaj la solaj aferoj pri kiu ĉiu certe suferas estas amo kaj morto, kaj do skribistoj lavange faligas paperamasojn pri amo kaj morto.

Kaj jen la antaŭvidata, iom fona amaro. Ili ĉiuj temas pri iu kies amato malaperis iel, kaj kiu renkontas sian amiton post jararoj. En du kazoj (la lastaj du) li regajnas ŝin, kaj ili vivas feliĉe ĉiam poste. Tiuj du estas apenaŭ distingeblaj unu disde la alia, kvankam en la unua li ĉasas ŝin, kaj en la dua ŝi ĉasas lin (aŭ ĉu inverse?)

Tamen, la dua, "Fotobildoj", estas sufiĉe stranga historio pri naivulo kiun postamore priŝtelas iun "femme fatale". Li treege amas ŝin malgraŭ ĉio, eĉ edziĝanta kun ŝi kiam ŝi estas en prizono pro tiu ŝtelo mem. Temas pri acida komento pri la blindeco kiun Kupido transdonas al siaj pafitoj. La unua estas eĉ pli interesa, kaj iom pli kortuŝa; temas pri junulino en kafejo kiun vidas olduleto; koincide ŝi aspektas ekzakte samkiel lia amito (sed ne aminto), ŝia mortinta avino. Ĝi esploras la sentojn en la koro de tiu povra oldulo vidalvide al la modemulino, kaj kian senton ŝi eĉ havas por li.

Alia genro, en kiu la aŭtoro faras gratulindan laboron, estas tiu de suspenso. En tiu li same havas kvar: "Murdisto?", "La tapiŝo", "Raul" kaj "La blanka leporo". Ili malpli intersimilas ol la amrakontoj. "Murdisto?" estas la taglibro de homo kiu freneziĝas ĉar li kredas ke li murdis knabinon telepatie; tre same estas "Raul", kiu kredas ke li povas murdi per rigardi foton. Tamen, la rakontoj estas tre intermalsamaj. "La tapiŝo" estas standarda suspensnovelo, pri t.n. politika malaperinto kiu vekiĝas en kuprominejo kaj devas eliri tra la maŝinoj, sen pistiĝi en ili. "La blanka leporo" estas stranga rakonto pri ĉasistoj kiuj unu post unu malaperas. En la suspensnoveloj la aŭtoro tre bone kaptas la atenton de la leganto, ne lasonte ĝin ĝis la fino kaj eble eĉ ne tiam.

Li unufoje interesiĝas pri sciencfikcio, en nekutima verko "Sub la ruĝa ĉielo". Ĝi apenaŭ estas novelo, sed spekulacio pri la media estonteco de la tero, rakontita kiel novelo samkiel Galileo verkis sciencaĵojn en formo de dialogoj. La unua enhavaĵo de la libro, ĝi donas malkvietigan vidon de la tera estonteco, sed trompas la leganto pri la stilo de la ceteraj verkoj, kies stilo estas tute malsama.

Finfine estas la plej eksterordinaraj noveloj en ĉi novelaro, "Dimanĉa trajno" kaj "La paneo". Ili temas pri tuta fuŝo de kutima realo, en kiun la protagonisto kaptiĝas kaj el kiu li konfuziĝante kaj senesperiĝante baraktas. Ili defias simplan resumon.

La aŭtoro spertas kelkajn tordaĵojn pri stilo: li foje emas je nePIVaj vortoj (alies, sob, morgo k.s.), kiuj eble malplaĉos al kelkaj. Same li havas ĝenetan maniero subite ŝanĝi el pasea al prezenca tempo. Sed tion li pardonigas per la spritaĵoj kiuj aspergiĝas en la teksto. En "Elvira", ekzemple: "Hodiaŭ la gejunuloj geamas, gevivas... gelitas..." Ofte li trafas tiel bonajn esprimmanierojn.

Kaj la noveloj mem, kvankam diverstemaj je la unua travido, puzlopece interklakadas en la menso, kaj fine viciĝas, ligitaj per la temo de paneo. Kaj finfine, la suspensaĵa etoso iom koloras la amaĵojn, kaj inverse... Tiu sinsekva interligo inter noveloj pri malsamaj aferoj, tiu respegulo de paralelaj siluetoj inter amrakonto kaj suspensaĵo, estas la vera kvalito de ĉi tiu legindaĵo.

Kaj jen recenzo de Nikolao Gudskov, kiu aperis en la revuo 'Monato':

Serĝo Elgo estas pseŭdonimo de ... nu, se la homo publikigas sian libron sub pseŭdonimo, ni ne malkaŝu ĝin, kvankam la afero ŝajnas esti nun komune konata. Menciindas, tamen, ke la aŭtoro estas, unue, franca — tiu "sekreto" facile kompreneblas el liaj verkoj — kaj, due, membro de la Akademio de Esperanto — tion necesas noti por havi bazon por severe kritiki lian lingvaĵon.

La novan libron de Serĝo Elgo konsistigas 12 noveloj, originale verkitaj en Esperanto. Iujn el ili mi iam legis en periodaĵoj; verŝajne, ĉiuj kolektitaj noveloj estis pli frue publikigitaj. Ĉiuokaze, la libro prezentas bonan kompletan bildon de la novelarto de la aŭtoro. Laŭ la ĝenro la novelojn eblas disdividi tiel: kvin fantastaj, kvin psikologiaj kaj du sciencfikciaj, kvankam la ĝenraj limoj inter la noveloj estas sufiĉe fajnaj.

La stilo de la aŭtoro estas sufiĉe atentokapta, kaj la noveloj (se ne konsideri kelkajn lingvajn strangaĵojn) legeblas flue kaj plezure. Ili estas komponitaj profesie, kvankam la situacioj plej ofte disvolviĝas antaŭvideble. Tamen foje senteblas troa malrapideco de la rakonto, eble taŭga por romano, sed ne tre konvena por novelo. Tamen pli gravas alia manko de preskaŭ ĉiuj noveloj el la libro: ilia sekundareco, ne sufiĉa originaleco de la temoj kaj iliaj traktadoj. Tio koncernas eĉ la plej bonajn el la kolekto, ekzemple "Fotobildoj" (pri enamiĝo de trompito al friponino), "La tapiŝo" (pri travivaĵoj de memstare pensanta homo sub kruela diktaturo), "Raul" (pri senintenca envulto kaj koncernaj travivaĵoj de la envultanto). Tial ĝenerale la libron eblas taksi profesia, sed meznivela kolekto.

Laŭ mia opinio, la sola escepto en la libro estas la fantasta novelo "La blanka leporo", kiu vere elstaras. Fajna kaj freŝa traktado de la temo pri rilatoj inter la moderna homo kaj naturo sur la fono de pitoreske priskribita kampara vivo en franca provinco faras la rakonton malgranda ĉefverko de la internacilingva novelarto. Ĝi taŭgas por ajna antologio, almenaŭ danke al ĝi indas akiri kaj legi la libron.

Necesas, tamen, komenti kelkajn lingvajn strangaĵojn, kiujn konstante uzas la aŭtoro. La plej grava malpermesebla afero estas demandaj prepozicioj sen "ĉu". Tio videblas eĉ en la titolo de unu novelo: "Murdisto?". Krome, stumbligas la legadon konstanta uzado de la esprimo "ne jam". Ĝi neallaseblas almenaŭ pro tiu konsidero, ke la vortordo en Esperanto nepre ne devas influi la sencon, sed la signifo de "jam ne" kaj "ne jam" laŭ ideo de la uzantoj devas esti kontraŭa. Foje troveblas stranga vortordo, foje neŝato de certaj vortoj: ekzemple, anstataŭ "farti" estas preskaŭ ĉiam uzata "senti sin", anstataŭ "supren", "sor" ktp. (Ĉu ne strange sonas "soriradi la straton"?) Por akademiano tiaspecaj lingvaj misuzoj estas apenaŭ pardoneblaj! Samtempe, kompense al tio, mi trovis kelkajn belajn neŝablonajn esprimojn, kiuj vere ĝuigis min kaj pliriĉigis mian Esperanton.