PLENA  ILUSTRITA  VORTARO  DE  ESPERANTO

Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT, 2005, 1265 p.

PIV estas la plej ampleksa kaj plej kompleta unulingva vortaro de Esperanto, nemalhavebla ilo por ĉiuj homoj, kiuj serioze okupiĝas pri Esperanto, pri verkado, pri literaturo, pri scienco. Ĝi elkreskis el la Plena Vortaro. Ĝia unua eldono el la jaro 1970 ampleksis 37 + 1300 paĝojn. Dek unu jarojn poste, en la jubilea jaro de Esperanto (1987), aperis la Suplemento al PIV, kiu kolektis la novajn vortojn, kiuj enuziĝis en tiu tempo.

PIV enhavas ankaŭ nomojn de Urboj kaj de Personoj, ĝi enhavas fakterminojn kaj neologismojn, slangaĵojn kaj parolan uzon. Kaj ne laste: ĝi donas amason da uzekzemploj, ĉerpitaj el la verkoj de la grandaj verkistoj de Esperanto. Ĝi do povas servi kiel malgranda enciklopedio.

Forte bindita kaj enhavanta la ilustraĵojn en la teksto.