NOVA  MONDO  EN  NIAJ  KOROJ

Diversaj aŭtoroj, Calumnia, Mallorca 2016, 204 paĝoj, 18 cm

Engaĝitaj poemoj de 23 aŭtoroj, tradukitaj de Miguel Fernández. Kun bibliografiaj notoj pri ĉiu aŭtoro. Elekto de la tekstoj: Alberto García-Teresa. Apendico inkludas originalajn poemojn de J. Camacho, M. Fernández kaj S. Moinhos.

Jen la prologo de Miguel Fernández:

Inter la engaĝiĝintaj hispanaj poetoj, kiuj elektis pripoemi i.a. sian denuncon pri la socia maljusto kaj sian pledon por la rajtoj de la popolo, troviĝas grupo el ili, kiu, plie, elektis fari tion en la internacia lingvo. Malgraŭ ke por la hispana ĝenerala publiko la ekzisto de ĉi lastaj poetoj nesuspektatas aŭ, en la plej bona okazo, ignoratas, dum ili rigardatas stranguloj de la plej bela akvo, tiuj poetoj vivas, batalas kaj kreas samcele kiel la kolegoj verkantaj nacilingve. Aliflanke, iliaj kreaĵoj adresatas al legantaro senkompare malpli granda, kvankam certe pli diversa ol la hispanlingvaj poemoj de la kolegoj. Sen la neceso de tradukoj, iliaj poemoj rekte trafas poeziemulojn de landoj ne nur hispanlingvaj, sed el la kvin kontinentoj. E-poetoj scias, ke iliaj versoj povas esti legataj de homoj tiel de Madrido kiel de Melburno, de Antananarivo, de Helsinko, de Tokio, de Nov-Jorko… Do iliaj lirikaj protestoj kaj pledoj fariĝas tuj internaciaj. Kaj eble tiu internacieco de ilia voĉo grande kaj spiritkarese kompensas al ili ties ĝeneralan nevideblon.

Ĉi-libre, verŝajne por la unua fojo en la historio de Esperanto, oni prezentas al la publiko la esperantigon de nacilingva antologio de difinita tipo de nuntempa poezio apendice aldonante al la kompilitaj poemoj originale esperantajn kontribuojn de E-poetoj al komuna temo. Ni koncernatoj: Suso Moinhos, Jorge Camacho kaj mi mem, dankas la kompilinton Alberto García-Teresa pro ties entuziasma apogo al tiu ideo, kio honoras nin kaj Esperantujon.