NE  TIEL ,   SED  TIEL  ĈI !

F. Faulhaber, SAT-Broŝurservo, 2002, 64 p.

Konsilaro pri stilo.

Ni ĉiuj deziras havi facilan kaj elegantan stilon. Faulhaber, ano de la Akademio, bone kaj por ĉiuj kompreneble klarigas, kial certaj frazoj, kiujn li kolektis el tre diversaj eldonaĵoj, ne estas bonaj kaj kial la ekzemplo de li donata estas pli konsilinda. Kun granda ĝuo vi legos, komprenos, admiros kaj imitos. Tiel ankaŭ vi iom post iom fariĝos bona stilisto.