NACIISMO  KAJ  ESPERANTISMO

Simon Aarse, SAT-Broŝurservo, 2005, 70 p.

La aŭtoro jene prezentas sian eseon:

Ni kredas, ke ni en la broŝuro klare montras, ke D-ro Zamenhof rilate la temon “Naciismo kaj esperantismo” trairis evoluon de la menso, kiel ĉiu serioza pensulo trairas… Se tiu broŝuro instigos al funda legado de la paroladoj kaj eseoj de la fondinto de la esperantismo kaj al la konvinko, ke esperantismo, kiel D-ro Zamenhof propagandis ĝin, kaj naciismo ne estas kongrueblaj, ni kredas, ke ni kontribuis al pli klara kompreno pri la rilatoj inter naciismo kaj esperantismo, inter D-ro Zamenhof kaj la tiel nomata neŭtralismo, inter la neŭtrala esperanta movado kaj SAT.