NACIECAJ  PROBLEMAJ

Roza Luksemburg, SAT-Broŝurservo, 1993, 30 p.

Broŝuro konsistanta el du tekstoj:

En ĉi tiuj artikoloj estas funde diskutata la sinteno de la socialdemokratio, t. e. la marksismaj socialismaj partioj tiutempaj, rilate la naciecajn problemojn, precipe en la rusa imperio, al kiu apartenis ankaŭ pollandaj regionoj.

La duan tekston (ĉerpitan el "La rusa revolucio") E. Lanti prezentas jene: "Ni tute speciale altiras la atenton de la legantoj al ĉi tiu artikolo de R. L. Ne nur tial, ke la temo estas interesa kaj pripensinda, sed ĉefe pro la fakto, ke tiu plej certa revolucia heroino defendas vidpunkton, kiu apogas la tezojn de la sennaciistoj."