MONTARA  VILAĜO

Chun-Chan Yeh, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1984, 264 paĝoj, 22 cm

Historia romano, pri la okazaĵoj en vilaĝo dum la ĉina revolucio de 1927. Tradukita el la angla de William Auld.

Ĉi romano temas pri la komenca etapo de la 1927-a Revolucio en Ĉinio, kiu eventuale kondukis al la establiĝo de la nuna popola respubliko. Tamen ĝi ne estas politika dokumento, sed homa historio. Ni citu Hans Heiberg, faman verkiston kaj eksprezidanton de Norvega Asocio de Verkistoj, el lia antaŭparolo por la norvega traduko de la romano:

Kio okazas, kio trairas la menson de la popolo kiam vespero falas, kiam la rado de historio ĉesas turniĝi, kiam la vilaĝo dormas, kiam la luno aperas en la ĉielo, kiam la popolo kaj la firmamento ripozas? Se oni volas scii la okazintaĵojn, oni devas sin turni al la poeto.

Kaj la aŭtoro Chun-chan Yeh estas la poeto — kaj la ununura verkisto kiu pentras kun granda arto tiun periodon de moderna Ĉinio en sia romano Montara Vilaĝo.

Halldor Laxness, Nobel-premiito de Literaturo, en sia antaŭparolo por la islanda traduko de la romano ankaŭ skribis jene:

La kelkaj libroj pri Ĉinio kiujn mi jam legis antaŭe neniam donis al mi bildon pri la esenco de la Ĉina Revolucio tiel klaran kiel tiu ĉi romano. Ke Ĉinio estas ĉi-tie koncentrita en unu vilaĝo neniel malgrandigas la signifon de la libro. La leganto konas de ĝi koncize la periodon de fundamentaj ŝanĝoj kaj la manieron en kiu la revolucio okazis en la supergiganta lando de la mondo.