MANLIBRO  PRI  ĴURNALISMO

Judith Junger kaj Stefan Maul, FEL, Antverpeno, 1989, 94 paĝoj, 21 cm

Teoriaj kaj praktikaj aspektoj de la ĵurnalista laboro, kun terminareto.

Tiu ĉi libro kontentigas la bezonojn kaj dezirojn de verkantoj kaj redaktantoj, Esperanto-grupoj kaj -asocioj, aŭtoroj kaj ĵurnalistoj amatoraj kaj profesiaj. Ĝi prezentas tutan faskon da informoj kaj konsiloj pri informado, verkado, redaktado kaj eldonado.

Judith Junger metas la teorian bazon, por kompreni kaj ĝuste taksi la komplikan meĥanismon de l' giganta komunikada sistemo, kaj por metode aliri la verkadon. Stefan Maul, profesia ĵurnalisto kaj iama ĉefredaktoro de la revuo Monato el sia multjara sperto donas la necesajn praktikajn konsilojn por bone uzi la instrumentaron de l' ĵurnalismo.