MALNEŬTRALE  PRI  LA  NEŬTRALA

Nikolao Gudskov, SAT-Broŝurservo, 1997, 96 p.

Jen komentoj de J. Lépeix kiuj aperis en la revuo "Laŭte!" (januaro - 1998):

"La stilo estas facile legebla. Nur malofte aperas la parolmaniero tipa ĉe slavaj esperantistoj. La verko konsistas el tri partoj. En la unua, pri la movado, Nikolao priskribas la nunan staton de la E-movado en Rusio kaj en Hungario. La dua parto koncernas la E-komunumon, kiu, laŭ Nikolao, estas infaneca, sekteca kaj marĝena. En la tria parto, la plej ampleksa, Nikolao esprimas sian vidpunkton pri la estonteco de Esperanto.

Nikolao traktas la konflikton inter la raŭmistoj, por kiuj plej gravas la internaj valoroj de la E-komunumo, kaj la finvenkistoj, kiuj volas per Esperanto feliĉigi la tutan homaron: por ke la komunumo, kun siaj internaj valoroj, plu ekzistu, ĝi devas varbi novajn membrojn, kaj tion ĝi povas fari nur propagandante per la finvenkistaj argumentoj. Sed la fina venko en la nuna, perfortema, mondo, estus nur katastrofo, ĉar la desupra altrudo de Esperanto kaŭzus la degeneron de esperantismo, same kiel degeneris kristanismo kaj socialismo. Tamen Nikolao estas optimista: la finan venkon de Esperanto li antaŭvidas en alia mondo, kiu aperos post la pereo de la nuna. Tiun novan mondon nun konstruas desube la anarkiistoj, la pacistoj kaj la verduloj. Tial li alvokas, ke oni propagandu Esperanton ĉefe en tiuj medioj.

La penso de Nikolao evoluis laŭlonge de la redaktado de la diversaj artikoloj, kiuj konsistigas tiun broŝuron. En sia konkludo, Nikolao klarigas sian finan aliĝon al sennaciismo, inkluzive de ĝia kvara celo: en la nova mondo, kiun li antaŭvidas, ne ekzistos lingva kaj kultura diverseco."