MAKAKO  KAJ  ANTONO

Alfredo Gómez Cerdá, mga, Santander, 2005, 64 p., 19 cm.

Infanlibro tradukita kaj kun desegnoj de Pedro Ullate López. Alloga altkvalita eldono, riĉe ilustrita, kun tutkoloraj desegnoj sur same altkvalita papero.

"Makako kaj Antono laboras en vartrajno. Ili estas amikoj, sed ne pro tio ke ili laboras en la sama vartrajno. Ili estas malnovaj amikoj.

Dum la staciestro parolis, li ĉiam tordis la pintojn de siaj grandaj lipharoj kaj sonigis la sonorileton de la kajo. Tint-tint-tint! Kaj kiajn taskojn li postulis!

Makako kaj Antono akceptis ĉiun taskon. Ili ĉiam diris jes! Ĝis iun tagon..."