LINGVISTIKAJ  ASPEKTOJ  DE  ESPERANTO

John Wells, UEA/CED, Roterdamo, 1989 (2-a eld.), 76 paĝoj, 23 cm

Klasika, facile legebla prezento de la trajtoj de Esperanto el moderna scienca vidpunkto. La fonetiko, morfologio, sintakso, leksiko kaj semantiko estas klarigitaj per multaj ekzemploj el aliaj lingvoj.

Pri ĝi opiniis Boris Kolker: "La plej valora, popularstila, facile legebla esperantlingva verko pri la lingvoscienco. Ĝi staru sur librobreto de ĉiu serioza esperantisto."