LA  LAOCO

TAO - TE - ĈING  aŭ  LA  LIBRO  DE  MORALO

Lao-Tan, SAT-Broŝurservo, 2005, 24 p.

La tuta teksto de la multe citata kaj interpretata ĉina filozofiaĵo. Tradukita de Seiho Nishi.

"Praktike La Laoco estas libro de moralo; ĝi instruas kiamaniere la homo kondutu kaj kiamaniere la reganto regu la popolon, por ke la homo kaj la popolo povu vivi feliĉe kaj pace. (Oni rememoru ke nia majstro vivis en ekstreme despotisma epoko). Lia morala principo estas Ŭe-Ŭe: nenion fari perforte aŭ kontraŭ Tao."