LA  KVINA  EVANGELIO

Han Riner, SAT-Broŝurservo, 1975, 140 p.

Verko de Han Riner tradukita de Valo el la franca originalo.

"Kio estas la kvar evangelioj jam konataj? Ĉu elpensaĵoj, ĉu interpretoj de la vivo kaj diroj de iu Jesuo? Se interpretoj, kial ne aliaj interpretoj, kial ne "Kvina Evangelio"? Han Riner ne hezitis siavice rakonti la vivon de Jesuo laŭ dirmaniero evangelia, sed laŭ pensmaniero Rinera. La interpreto de li proponita estas tre akceptebla kaj kontentiga same por la spirito kiel por la koro. La aŭtoro malkovras al ni klarvidan homon kun altaj pensoj, sendependa spirito, profunda pacismo, vera amo al la homoj, sed antaŭtempan kaj tute miskomprenitan de siaj samtempuloj. Ĉi-lastaj vidis en li profeton, kriston, mirakliston, kaj poste faris el li dion; Han Riner portretas homon tutsimple homan, sed homon en la plej nobla senco de la vorto, kiu tamen ne atingas ke aliiĝu la homoj kredemaj, sekvemaj, idolbezonaj, profit- kaj potencavidaj.

Jesuo antaŭtempa? Se tia homo niaepoke aperus, ĉu li estus pli bone komprenita? Pri tio ĉi oni ja povas dubi. Tial konstante estas aktuala tiu bela, poezia verko (aperinta en 1910), en kiu Han Riner pruntis al Jesuo siajn proprajn pensojn kaj noblan idealon de pacisto, liberamanto kaj delikata filozofo.

Lanti, amiko kaj admiranto de Han Riner, tre rekomendis publikigon de tiu traduko, kiun li mem kontrolis. Diversaj malhelpoj prokrastis la aperon de la E-versio, kiu finfine hodiaŭ prezentiĝas al ni..."

(Denise Castelló en "Sennaciulo", aŭgusto 1975)