LA  KRIMOJ  DE  DIO

Sébastien Faure kaj Johann Most, SAT-Broŝurservo, 1999, 52 p.

Kontraŭkristanaj prelegoj:

En la unua prelego Sébastien Faure (1858-1942), franca verkisto kaj oratoro de anarkiismo kaj liberpenso, skizas la naskiĝon, la kreskadon kaj la malaperon de la religia ideo. En la dua, li penas elmontri, ke la hipotezo “Dio” ne estas necesa, ke ĝi estas neutila, ke ĝi fine estas absurda, ke ĝi estas krimema.

Johann Most (nask. 1879), iama socialdemokrato, fariĝis anarkiisto kaj draste propagandis: “Dio estas ne pli ol fantomo, eltrovita de ruzaj friponoj, por tenadi ĝis nun la homojn sub teruro kaj tiraneco. Sed la fantomo tuj neniiĝas, kiam ĝi estas observata tra vitro de seniluzia esploro…” Tiu lia teksto estis tradukita en multajn lingvojn.

La tradukinto liveris klaran, facile legeblan lingvon, serve al la oratora elokvento de la aŭtoroj.