KONTRAŬFLUE

Valo, SAT-Broŝurservo, 2005, 84 p.

La aŭtoro, Rajmundo Laval (ps. Valo), naskiĝis en 1900 en Alès (Cevena regiono) en la suda parto de Francio. Mortis en Avinjono en 1995. Eklernis Esperanton en 1912. Inĝeniero, laboris en plej diversaj fakoj kaj lokoj. Amiko de Rajmundo Schwartz, kies verkojn kaj revuon "La Pirato" li ilustris. Aliĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda en 1934. Amiko de Lanti, kun kiu li korespondis. Iama sekretario de la Literatura Komitato de SAT.

Ĉi volumo estas la dua de triparta aŭtobiografia verko, kies unua kaj tria eroj estas: "...el la kara infaneco" kaj "Migrante tra metioj".

Antaŭparole Valo prezentas:

"... la knabo, kiu tagon post tago skribis tiujn notojn, estis 14-jara en 1914. Dum la kvar jaroj, kiuj restas en la homara memoro tiuj de la Granda Milito, li vivis en trankvila regiono, sep cent kilometrojn for de la plej proksima batalfronto. Neniam li aŭdis kanonon aŭ bombojn, neniam vidis en la ĉielo la minacon de la malamikaj flugmaŝinoj. De la giganta tragedio li ricevis nur obtuzajn eĥojn. Ili estis kvazaŭ varpo, tra kiu li teksis kiel vefton siajn personajn travivaĵojn kaj sentojn.

La elektitajn paĝojn mi kopiis preskaŭ senŝanĝe... Rezultas ia diĝesto, kiun mi arbitre dividis je ĉapitroj. Al la tuto mi surmetis tiun titolon "Kontraŭflue", kiu sin trudis al mi pro la oftaj reagoj de tiu adoleskanto kontraŭ la ĝenerala etoso, kiu regadis en tiu milita periodo."