ĴIM'  LA  MIGRULO

aventuroj  de  juna  leopardo

Siegfried Stampa, KAVA - PECH, Dobřichovice 2007, 175 paĝoj, 20 cm

Aventuroj de afrika leopardo Ĵim' de ĝia naskiĝo tra la tuta vivo verkita de germana zoologo longe vivinta en Afriko kaj tradukita de bestkuracisto kaj ankaŭ afrika spertulo. Ĝi perfekte konatigas la leganton kun la afrika naturo kaj ties faŭno. El la germana originalo "Jim der Wanderer" tradukis Rüdiger Sachs. Kun desegnaĵoj de la aŭtoro.