LA  ITALA  SOCIALISMO  KAJ  ESPERANTO

Gramsci kaj aliaj, SAT, Parizo, 2008, 74 p., 16 cm.

En 1918 okazis grava debato pri Esperanto en la paĝoj de la italaj socialismaj gazetoj “Avanti!” (Antaŭen!) kaj “Grido del Popolo” (Krio de la Popolo).

Tiutempe multaj kamaradoj de la socialisma bazo estis allogataj de Esperanto. Kelkaj kamaradoj eĉ proponis, ke la partio oficiale apogu la internacian lingvon.

Tuj intervenis gvidantoj-intelektuloj, kiuj senpere difinis Esperanton “neebla, kontraŭhistoria idealo, do ne idealo sed hobio por nenifaruloj”. La plej severa el ili estis Antonio Gramsci, kiu de sia elstara pozicio de filologo-filozofo senkompate, malestime ridindigis kaj anatemis la burĝan utopiismon de la esperantistoj. Li indikis al la tutmondaj laboristoj la solan veran racian celon, la konstruadon de Socialisma Internacio: post tio spontane formiĝos monda lingvo, aŭ oni akceptos kiel monda la lingvon de la unua socialisma lando.

Sekve de tiu eminenta senindulga senapelacia verdikto, dum la tuta 20-a jarcento la itala maldekstro (kun la escepto de la anarkista tendenco) malatentis la lingvan problemon kaj ignoris aŭ mokis Esperanton. Elstara ekzemplo de intelektula potenco kaj amasa ŝafeco. Jene sinsekvo de la tiutempaj artikoloj, kaj freŝdataj kritikoj.